Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio pli kaj pli havas decidan rolon en la disvolvo de la monda ekonomio
2019-03-08

de Pietro Fiocchi


Intervjuo kun Inĝeniero Paolo Lualdi, pintmanaĝero kaj fakulo pri internacia financo


"La nova leĝpropono estas tre grava paŝo antaŭen por krei pli avantaĝan medion por eksterlandaj investantoj"


Inĝeniero Paolo Lualdi naskiĝis en 1961, li diplomiĝis pri civila inĝenierio ĉe la Politekniko de Milano, poste li specialiĝis pri internacia financo kaj en 1988 komencis labori pri financa projektado ĉe Ansaldo Energia, kompanio de la Itala Grupo Finmeccanica (www.leonardocompany.com).


Dum pluraj jaroj li sukcese okupiĝis pri gravaj financaj taskoj en malsamaj entreprenoj. Ekde 2010 li estas ĝenerala estro pri financo, administrado kaj kontrolo ĉe la itala Grupo Cremonini (www.cremonini.com), kiu en Eŭropo estas gvidanta industria grupo en la alimenta sektoro. Li respondecis pri komercaj kaj financaj projektoj en Ĉinio, Aŭstralio, Tajlando, Malajzio, Hispanio, Pollando, Meksiko kaj Usono.


Paolo Lualdi :Cremonini


Inĝeniero Paolo Lualdi 

 

Inĝeniero Paolo Lualdi havas klaran kaj lertan vidon rilate al la aktualaj mondaj realoj kaj dividas kun ni siajn ideojn pri la nuntempo de Ĉinio: 


Kio estas via opinio pri la leĝpropono pri fremdaj investoj en Ĉinio?


Je unua lego de la leĝpropono, ĝi ŝajnas al mi tre pozitiva por eksterlandaj investantoj. Normiga kadro de certaj reguloj kaj egalaj ŝancoj sur la ĉina merkato estas la kondiĉo por pli granda alfluo de fremdaj investoj. 


La nova leĝo kuntrenos pli grandajn protekton kaj defendon de intelekta proprieto, patentoj kaj varmarkoj, tio estas tre grava paŝo antaŭen por krei medion pli favoran al fremdaj investantoj. 


Fine, la sekva malaltiĝo de akcizoj kaj de doganaj tarifoj certe favoros la importadon de produktoj kaj varoj el Eŭropo kaj ilia disvastigo en la ĉina merkato, kie la "Farita en Italio" (Made in Italy) estas pli kaj pli konata kaj ŝatata. 


La Zono kaj Vojo: kiel vi taksas la iniciaton,  precipe de financa vidpunkto, kaj kiujn avantaĝojn ĝi donos al Italio?


La Nova Silka Vojo estas strategia projekto de mirinda grandeco, kiu povas nur alporti gravajn profitojn al la eŭropa-ĉina komerco, kiu jam estas tre solida. Krome, la plifortigo de transportaj infrastrukturoj laŭ la eŭropa-ĉina akso estas nepra kondiĉo por kreskigo de komercaj interŝanĝoj. 


La rektaj investoj faritaj de ĉinaj fondusoj, bankoj kaj kompanioj en loĝistikaj infrastrukturoj en Eŭropo estas grava katalizilo taŭga por funkciigi pli da kapitaloj por investoj, kiuj celas plifortigi la loĝistikajn kaj distribuajn infrastrukturojn kaj por ĉinaj varoj veturantaj al Eŭropo kaj inverse. 


Italio, kies infrastrukta postresto kompare kun la landoj de Centra kaj Norda Eŭropo estas konata, povas nur eltiri utilon el tio. 


Kiamaniere la ĉina financo influas en la mondo, kio ŝanĝas kaj kiuj estas la avantaĝoj?


La granda alfluo de ĉinaj kapitaloj  al aliaj landoj dum la lastaj jaroj objektive ŝanĝas la tutmondan financan medion. Antaŭe Ĉinio estis vidita preskaŭ ekskluzive kiel lando importanta aŭ eksportanta produktojn kaj varojn, hodiaŭ la rolo de ĉinaj industriaj kaj financaj investantoj en la medio de la tutmonda ekonomio fariĝis rimarkinda. 


En Eŭropo kaj ankaŭ en Italio ni jam vidis en la lastaj jaroj fortan intereson de ĉinaj investantoj, kiuj faris gravajn akirojn en malsamaj sektoroj, eĉ en la futbalo (mi estas fervorulo de la teamo Inter, kiu nun estas proprieto de la ĉina komerca grupo Suning). 


La rolo de ĉinaj bankoj eksterlande ankaŭ iĝas pli kaj pli aktiva. En Eŭropo, tiuj, kiuj estis iam nur reprezentaj filioj, nun transformiĝas en oficejoj por monprunto, kapablaj doni financadojn en forta valuto al kompanioj kiuj havas interŝanĝon kun Ĉinio. Ĉio tio signifas pli da kapitaloj kaj pli da diponebla mono por entreprenoj, kun klara avantaĝo de la plua evoluo de la komerca interŝanĝo.




La interreta platformo E – Marco Polo, kiu apartenas al la Grupo Cremonini, havas kunlaboron kun ĉina Grupo Alibabà por distribuado de italaj bonegecaj nutraj produktoj en Ĉinio


Kiujn komercajn kaj financajn projektojn povus konsideri Italio kaj Ĉinio?


Ĉinio kaj Italio ekde kelkaj jarcentoj estas komercaj partneroj kun privilegiaj rilatoj. Je registara nivelo en la pasinteco kaj lastatempe estis subskribitaj interkonsentoj por la progresigo de la interŝanĝo inter la du landoj. Nia Grupo, precize per interkonsento subskribita en 2014 inter la itala registaro, la ĉina registaro kaj Alibaba kreis elektronikan platformon por komercigo de italaj nutraj produktoj kaj trinkaĵoj en la ĉina merkato. 


Tiu ĉi platformo hodiaŭ estas rekonita kiel referencpunkto por ĉinaj konsumantoj, kiuj pli kaj pli amas manĝaĵojn kaj vinojn italajn. Ĉi tiuj iniciatoj certe nur povas kuraĝigi la kreskon de komerco inter Ĉinio kaj Italio.


Kion vi opinias pri la reformoj kaj ŝanĝoj okazintaj en Ĉinio en la lastaj jaroj: ekonomia progreso, socia disvolviĝo, infrastrukturoj?


Mi memoras mian unuan vojaĝon al Ĉinio en 1990, kiam en Pekino oni veturis preskaŭ ekskluzive per biciklo, privataj aŭtoj estis maloftaĵo kaj vojaĝi tra la lando estis malfacila. Mi estis lastafoje en Ĉinio en novembro de la pasinta jaro kaj mi vojaĝis je 400 km/h per trajno, kiu konektas Pekinon al Tianjin en malpli ol duonhoro. 


Mi povas konfirmi, ke Ĉinio estas lando, kiu havis impresajn ekonomian kaj socian progreson dum la pasintaj tri jardekoj. Publikaj investoj en infrastrukturoj estis kaj ankoraŭ nun estas la kialo de ekonomia disvolvo. Mi kredas, ke la ĉina registaro mastrumis ĉi tiujn ŝanĝojn tre atenteme, iom post iom lasante pli kaj pli spacon pro la merkatekonomio, evitante la aperon de malekvilibroj dum tiu ĉi epoka ŝanĝiĝo.


Laŭ vi, kia estos la estonteco de Ĉinio en la mondo?


Ĉinio havas pli kaj pli decidan rolon en la disvolvo de la monda ekonomio. Komence de la 1980-aj jaroj, la ĉina ekonomio estis la oka en la mondo malantaŭ Usono, Japanio, Germanio, Francio, Britio, Italio kaj Kanado. Hodiaŭ Ĉinio havas la duan mondan GDP malantaŭ nur Usono, sed je ĉi tiu rapideco preterpaso povas esti vere trans la angulo. 


Hodiaŭ pensi pri Ĉinio kiel nura eksporta merkato jam ne havas logikan sencon kaj mi kredas, ke la rolo de ĉinaj ekonomio kaj financo en la mondo estos pli kaj pli grava. Pli granda malfermo de la ĉina merkato al fremdaj investoj nur kontribuos plifortigi ĉi tiun rolon. 


*Fotoj ĝentile donitaj de Inĝeniero Paolo Lualdi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio