Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nepala Annapurna Poŝto: Ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" havas grandan influon sur monda ekonomia mapo
2019-03-07

La 3an de marto en la Granda Popola Halo de Pekino malfermiĝis la Dua Sesio de la 13a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Fotis Rao Aimin, raportisto el Xinhua-novaĵagentejo.


Posttagmeze de la 3a de marto en Pekino inaŭguriĝis la Dua Sesio de la 13a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), kaj Ĉinio eniras en la tempon de jaraj du sesioj. Ĉi-jare ĉinoj celebros la 70an datrevenon de fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, kaj estas ankaŭ ŝlosila jaro por konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj. Novaj politikoj kaj rimedoj por daŭripova kaj stabila ekonomio kaj plua plivastigo de malfermeco estas plej atentataj de internaciaj amaskomunikiloj.


Nepala ĵurnalo Annapurna Poŝto publikigis rubrikan artikolon pri la du sesioj de Ĉinio. Multaj nepalaj politikistoj kaj komercistoj priatentas la du sesiojn. Komerco inter Ĉinio kaj aliaj landoj, la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj aliaj havas grandan influon sur la monda ekonomia mapo. Krome, la antaŭviditaj celoj de la ĉina ekonomio, ŝanĝo de manieroj por ekonomia kresko, mildigo de malriĉeco kaj politikoj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio estas temoj atentataj de aliaj landoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio