Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Barata ĵurnalo: Leĝfaro pri fremdlanda investo estas grava klopodo en la du sesioj
2019-03-05


La 4an de marto en la Granda Popola Halo de Pekino okazis la gazetara konferenco por la Dua Sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso (TPK). Zhang Yesui, proparolanto de la sesio, respondis demandojn de ĉinaj kaj eksterlandaj raportistoj pri la tagordo de la sesio kaj laboroj de TPK. Zhang diris, ke la leĝprojekto pri fremdlanda investo estos ekzamenita en la tria plena kunsido en la 12a de marto kaj voĉdonita en la kvara plena kunsido en la 15a de marto.


Laŭ la brita novaĵagentejo Reuters, Ĉinio kaj Usono povas baldaŭ atingi interkonsenton, ĉar Ĉinio rapidigas la leĝdonon pri fremdlanda investo. Unu el la gravaj tagordoj de TPK ĉi-jare estas ekzameni la leĝprojekton pri fremdlanda investo. Ĉinio "laŭleĝe protektos la intelektan proprieton de fremdlandaj investantoj... kaj ne devigos transdonon de teknikoj per administraj rimedoj".


La sudkorea Yonhap-novaĵagentejo klarigis, ke se la leĝo pri fremdlanda investo estos aprobita, ĝi helpos fremdlandan investon eniri plu en Ĉinion, kaj samtempe tio estas forta signalo, ke Ĉinio firme plivastigos malfermon.


La barata ĵurnalo Hindustan Times diris, ke la leĝo pri fremdlanda investo certigos plian merkataliron por fremdlandaj kompanioj kaj ilin protektos en egaleco kun ĉinaj kompanioj. Ĝi opinias, ke la leĝfaro estas unu el la klopodoj por leĝdono en la du sesioj ĉi-jare.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio