Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ettore Minore:Ĉinio ĉiam estos la motoro de la mondo
2019-03-05

de Pietro Fiocchi 


Intervjuo kun Ettore Minore, internacia entreprenisto kaj universitata docento


“Ĉinio kun ĉi tiu strategio distribuos ankaŭ al aliaj landoj riĉecon, kiun ili ne havis antaŭe”


S.ro Ettore Minore en sia oficejo 


Ettore Minore estas la ĝenerala direktoro de grupo de tri kompanioj: International Trade Market (ĝi estas la ĉefa kompanio - www.intertrademarket.com), kun sidejo en Hong Kong; Yi Hua Food Trading Co., kun sidejo en Tianjin; kaj Inter Trade Italia, kun sidejo en Romo.


Li kune kun sia teamo ĉiam estis ponto inter Eŭropo, ĉefe Italio, kaj la Oriento. Ili jam de dudek jaroj laboras en Ĉinio, kaj dum la lastaj dek jaroj ili disvolvis komercon tre efike, precipe, substrekas tion la ĝenerala direktoro, dank’al la evoluo de Ĉinio, kiu estis tre forta.


Ettore Minore havas celon: kuraĝigi eŭropanojn, komence la italoj, interesiĝi pri la azia merkato, precipe pri la Ĉina Popola Respubliko. Li plenumas grandajn projektojn, kiel distribui la tipajn produktojn de Italio (Made in Italy - manĝaĵoj, vinoj, haŭtkosmetikaĵoj) en Ĉinio, kie ili estas tre famaj kaj ŝatataj de la popolo.


Lia forto estas la konsultado pri internacia negoco: dum jaroj li kaj lia teamo kreis tre bonajn rilatojn kun Ĉinio kaj nun ili povas sugesti bonegajn solvojn al fremdaj investantoj. 


Ettore Minore ankaŭ estas docento ĉe la unua Universitato de Romo, kie li respondecas por la sekcio pri Azio kadre de la magistra programo pri Disvolvado de Internaciaj Negocoj.


En tre grava momento por la historio de Ĉinio, nia amiko respondas al iuj gravaj demandoj:


La Zono kaj Vojo: kiel vi taksas la iniciaton ĝenerale kaj kiujn avantaĝojn ĝi donos al Italio?


La iniciato certigos grandan reduktadon de kostoj en internacia komerco, antaŭenigos la evoluon de multaj landoj, kiuj nun estas evoluantaj, dank’al la pagado de rajtoj por la transiro de la fervojo. Ĉinio kun ĉi tiu iniciato distribuos ankaŭ al aliaj landoj riĉecon, kiun ili ne havis antaŭe. Koncerne al Eŭropo, la iniciato reduktos multe la liveran tempon de varoj, de 30-40 tagoj ĝis 10 tagoj, kun granda malkresko de transportaj kostoj. 


Italio, kiu emerĝas nun de dekjara ekonomia krizo, gajnos novan impulson por importado kaj eksportado de varoj.


La sukceso de ĉi tiu iniciato signifas grandegajn ekonomiajn avantaĝojn ne nur por Ĉinio, kies prezidanto estas la promotoro de ĉi tiu iniciato, sed por ĉiuj tiuj landoj, kiuj partoprenos en konstruado de la Nova Silka Vojo. Multaj urboj prosperos.


Ĝis nun Eŭropo ĉiam estis rigardata kiel Uson-centrita kontinento, sed ekde nun oni reorganizos la geopolitikan ekvilibron kaj komercan dinamikon de la mondo favore al rilatoj inter Eŭropo kaj Ĉinio.


Kiujn komunajn projektojn Italio kaj Ĉinio povus nun konsideri?


La komunaj projektoj inter Italio kaj Ĉinio povus derivi de la mekanika industrio kaj de la industrio pri produktado de tradiciaj manĝaĵoj kaj vinoj. Ĉinio havas grandegan kaj tre fortan internan merkaton, tamen kelkaj sektoroj ankoraŭ ne disvolviĝis ĝis altega nivelo. En la naŭtika sektoro ankoraŭ estas multon por fari. Komunaj projektoj inter Italio kaj Ĉinio por la disvolviĝo de la naŭtika sektoro, precipe en la agokampoj komerca kaj krozŝipa, povas esti tre gravaj. 


Kulturaj projektoj devus havi elstaran lokon en nia kunlaboro. Ni devus klopodi por krei generaciojn de junuloj, kiuj havas duvalentan senton, kun orienta kaj okcidenta kulturoj, kapablaj pritrakti la problemojn de la estonteco.


En la kampoj de infrastrukturoj kaj medio, ni havas multajn kunlaborojn, ĉe la nivelo de registaroj kaj de entreprenoj, por atingi tiujn kondiĉojn, kiuj faras la vivon de civitanoj multe pli agrabla.


S.ro Ettore Minore partoprenas en la komerca Foiro de Haikou en Hainan-provinco

Kio estas via opinio pri la reformoj kaj ŝanĝoj okazintaj en Ĉinio en la lastaj jaroj: ekonomia progreso, socia disvolviĝo, infrastrukturo?


Mi estis precipe impresita de la Kvinjaraj Planoj plenumitaj de la ĉinaj gvidantoj dum la lastaj dudek jaroj, kiuj favoris multajn regionojn de la lando. Antaŭe Ĉinio estis precipe tute evoluita ĉe la marbordo. Hodiaŭ okazas repopoladon kaj industria kresko ankaŭ en la centra kaj okcidenta parto de Ĉinio. 


Ĉi tio signifas, ke la reformoj funkcias, ke homoj ne plu forlasas disvolviĝantajn internajn urbojn por migri al la marbordaj urboj. 


Krom la Kvinjaraj Planoj, la plej gravaj reformoj estis tiuj pri la medio, pri la laboro kaj pri la unuaj fremdaj investoj, antaŭ tiu ĉi nova leĝo, kiu malfermis malgrandan pordon, kiu nun fariĝis pordego, al fremdaj investantoj, kiuj volis fari negocojn en Ĉinio. 


Tre grava, rilate al la aktuala prezidanto Xi Jinping, estas la lukto kontraŭ koruptado, kiu laŭ mia opinio estas signifa paŝo al etika komerco. Kiam ne ekzistas korupteco, kompanioj multe pli bone funkcias kaj disvolviĝas bonege. 


Ĉi tio estas merito de Prezidanto Xi Jinping kiu kontraŭbatalis koruptecon ekde la komenco. La interveno de la Prezidanto Xi Jinping estis ideala por trankviligi ĉinajn entreprenistojn kaj fremdajn investantojn.


Kiel vi imagas la estontecon de Ĉinio?


Se Ĉinio daŭre planos per ĉi tiu metodo kaj per ĉi tiu analizo de ĝia teritorio kaj de internacia geopolitiko, ĝia estonteco por aliaj tridek aŭ kvardek jaroj estos roza, tute prospera.


Eble okazos momentoj de krizo, sed la teritorio estas vasta kaj riĉa, la civitanoj tre respektas la leĝojn kaj politika sistemo funkcias.


Laŭ mia opinio, dum la sekvaj jardekoj Ĉinio ĉiam estos la motoro de parto de la mondo aŭ eĉ de la tuta mondo.


*Fotoj estis ĝentile donitaj de S.ro Ettore Minore


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio