Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Bela foto kun la Tero kaj la Luno publikigita de Scienco
2019-03-04


La 15an de februaro, en la 674a paĝo de sia plej nova numero, la gazeto Scienco publikigis foton, kiu montras la foran flankon de la Luno kaj la Tero.


La foto estis farita de aparta vidangulo. La brita retejo Science Post klarigis, ke la ĉina satelito Longjiang-2 lastatempe faris tiun specialan foton. La lenso fokusiĝas sur la malproksima flanko de la Luno, dum la Tero estas sur la fono. Pro la eksterordinara vidangulo, la Tero aspektas tre malgranda.


Fakte, antaŭ la publikigo de la gazeto Scienco, la foto estis vaste disvastigita tutmonde, kaj fremdlanda amaskomunikilo konsideras ĝin kiel la plej bonan foton kun la Tero kaj la Luno ĝis nun.


Dwingeloo Radio-teleskopo en Nederlando informis per Twitter: "La foto kun la Tero kaj la malproksima flanko de la Luno eble estas la plej bona foto ĝis nun."


Laŭ la klarigo sub la foto, ĝi estis fotita en la 4a de februaro per simpla fotilo sur la satelito Longjiang-2. La fotilo estis farita de ĉinaj universitatanoj.


La malgranda satelito Longjiang-2 estis lanĉita kun la relajs-komunikada satelito por la misio de la luna sondilo Chang'e-4. Nun ĝi ĉirkaŭiras la Lunon.


Lernantoj kun la averaĝa aĝo de malpli ol 25 jaroj el Harbina Instituto de Teknologio partoprenis en la lanĉo de Longjiang-2.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio