Enketo pri la du sesioj: batalo kontraŭ koruptado estas la plej atentata |
2019-03-01 |
Ĉi-monate en Pekino okazos la du sesioj. Kiujn aferojn retanoj plej zorgas kaj atendas? Ekde la 12a de februaro la Popola Retejo publikigis enketon pri multe diskutataj temoj, kaj retanoj entuziasme reagis. Pli ol 4,4 milionoj da retanoj/fojoj respondis la enketon. Tiu estis la 18a enketo pri la temoj de la du sesioj, farita de la retejo ekde 2002. La unuaj dek temoj por ĉijaraj du sesioj Daŭro: 12-27-a de februaro, 2019 Platformoj: Terminaloj de komputilo kaj poŝtelefono Nombro de partoprenantoj: 4 448 856 1. Kontraŭkorupta kampanjo...................................11,93% 2. Laŭleĝa administrado.........................................10,46% 3. Socia sekureco.................................................9,00% 4. Eduka reformado........................................6,12% 5. Sana Ĉinio.................................................5,89% 6. Interreto plus publikaj servoj ...................5,82% 7. Distribuo de enspezo................................5,74% 8. Liberigo el malriĉeco...............................5,53% 9. Loĝeja sistemo......................................5,26% 10.Mediprotektado..................................5,19% Aliaj...............................................................................................................29,06% Redaktoro: Liu Zijia Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |