Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kvar ĉinaj entreprenistoj troviĝas en la listo de la 10 plej riĉaj junuloj publikigita de Bloomberg
2019-03-01

La 9-an de februaro, Bloomberg publikigis la Miliardulan Indekson, kiu montras ke inter la unuaj 10 miliarduloj, kiuj starigis sian entreprenon el nenio kaj estas en la aĝo de malpli ol 40 jaroj, 6 venas el azi-pacifika regiono: 4 el Ĉinio, 2 el Aŭstralio. 


Rangas en la unua pozicio la kreinto de Facebook, Mark Elliot Zuckerberg, kun 65.5 miliardoj da usonaj dolaroj, tre for de liaj sekvantuloj. 


Jen la kvar el Ĉinio.


38-jara Huang Zheng, fondinto de Pinduoduo, aperas en la dua pozicio. Li estis la 3-a en 2017.



En la 8-a pozicio estas Zhang Bangxin, iniciatinto de la eduka grupo Tomorrow Advancing Life, kun 5.5 miliardoj da usonaj dolaroj. Lia kompanio celas antaŭenpuŝi la disvolvadon de edukado per teknologio kaj interreto.



En la 9-a loko estas Zhan Ketuan, fondinto de la kompanio Bitmain, kun 5.2 miliardoj da usonaj dolaroj.  




En la 9-a loko estas ankaŭ Wang Tao, kreinto de la teknologi-kompanio DJI, kun 5.2 miliardoj da usonaj dolaroj.



38-jara Wang Tao, ekde la infaneco, ŝatas aviadilajn modelojn. En 2003, en sia tria jaro kiel studento de Instruista Universitato de Orienta Ĉinio, li forlasis la universitaton por lerni elektronikon kaj komputikan inĝenierion en Hongkong-a Universitato de Scienco kaj Teknologio. Dum preparado de sia licenciiĝa projekto, li esploris kaj faris reg-sistemon por haltigi helikopteron en la aero. Kvankam la sistemo ne estis akceptita, ĝi altiris atenton de profesoro Li Zexiang, aŭtoritatulo pri robotiko. Kaj li povis daŭrigi sian lernadon en la universitato. Dum la lernado, li kaj aliaj du lernantoj kune fondis DJI en Shenzhen.



Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio