Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Huawei lanĉis sian unuan faldeblan poŝtelefonon
2019-02-28


La 25an de februaro en Barcelono de Hispanio malfermiĝis la Monda Kongreso pri Poŝtelefona Komunikado. Sub la kongresa temo "inteligenta konektado", la partoprenantoj montras specimenojn kaj diskutas pri la kvina-generacia telekomunika teknologio (5G), artefarita intelekto, reto de aĵoj, granda datumaro ktp. Huawei, Mi kaj aliaj konataj ĉinaj teknologiaj kompanioj lanĉis siajn 5G-ajn saĝtelefonojn, kiuj allogas vastan atenton.


Faldebla saĝtelefono de Huawei


En la kunveno pri novaj produktoj, unu tagon antaŭ la malfermo de la kongreso, la kompanio Huawei lanĉis Mate X, ŝagtelefonon bazitan sur la 5G-a teknologio. La faldebla telefono havas 5G-an icon subtenantan plurajn ret-sistemojn. Ĝi estas la unua faldebla 5G-a poŝtelefono en la mondo, vendota kontraŭ 17 500 juanoj, je 4 000 juanoj pli kosta ol simila aparato de Samsung. En provado, Mate X povas elŝuti videaĵon de unu gigabajto en minimume tri sekundoj per la 5G-a interreto. Nun la 5G-a interreto ne estas vaste aplikata, Mate X povas funkcii ankaŭ en la nuna interreto. Tiu poŝtelefono estos pogrande vendita ekde junio.



La saĝtelefono malfaldita estas granda je ok anglaj coloj. Oni povas samtempe trakti plurajn taskojn sur la granda ekrano kvazaŭ sur komputilo. Ĝi adoptas la plej novan Leica-bildsistemo, kaj la antaŭa kaj malantaŭa lensoj estas unuigitaj konforme al faldebleco. Krome, ĝia ŝaltilo estas ankaŭ uzata por distingo per fingra premsigno. La poŝtelefono estas rapide ŝargebla, kaj ĝia pilo povas longdaŭre funkcii.


5G-aj poŝtelefonoj de aliaj ĉinaj kompanioj


En la 23a de februaro alia ĉina kompanio OPPO efektivigis la unuan rektan video-elsendon de mikroblogo per sia unua 5G-a poŝtelefono en la 5G-a interreto. OPPO diris, ke en la unua duono de la kuranta jaro, ĝiaj 5G-aj poŝtelefonoj estos aĉeteblaj sur la merkatoj de Eŭropo, Oceanio kaj Azio.



Antaŭ la kongreso, la poŝtelefona kompanio Mi aperigis la 5G-an version de MIX3 kaj la fremdlandan version de Mi 9. La antaŭa estos ekvendata kontraŭ minimume 599 eŭroj en majo.


Ankaŭ alia ĉina kompanio ZTE lanĉis sian unuan 5G-an poŝtelefonon Axon 10 Pro. Antaŭvide ĝi estos aĉetebla en Eŭropo kaj Ĉinio en la unua duono de la kuranta jaro.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio