Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nub-epoko rapidigas "rektan trajnon" por sendi proponojn al la Tutlanda Komitato de ĈPPIK
2019-02-27


Baldaŭ okazos la 2-a Sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso kaj la 2-a Sesio de la 13-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK). Antaŭ ses monatoj, naskiĝis poŝtelefona aplikaĵo, per kiu ĈPPIK-membroj povas prezenti siajn proponojn al la Tutlanda Komitato de ĈPPIK. Ĝi aldonos plian viglecon al la malfermota sesio. 


En la 20-a de aŭgusto 2018, oficiale ekfunkciis la aplikaĵo, kiu iĝis unu el la brilaj punktoj de reformo kaj kreivo de la komitato. Dank' al ĝi, ĈPPIK-membroj povas prezenti siajn opiniojn kaj proponojn ĉiam kaj ĉie.


Antaŭ kelkaj monatoj, okazis la unua reta konsiliĝo de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK, kaj pli ol 800 ĈPPIK-membroj sendis per la aplikaĵo proponojn kun ĉirkaŭ 100 mil ideogramoj. Multaj membroj konstatis, ke la aplikaĵo ŝajnas "rekta trajno" por prezenti proponojn, kaj ekscitas iliajn fervoron kaj respondecan konscion pri plenumo de devo.


La 17-an de decembro pasintjare, en la dua reta konsiliĝo de la komitato, pli ol 200 membroj donis siajn opiniojn per la aplikaĵo. 


Ĝis la fino de januaro ĉi-jare, la 13-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK okazigis 19 kunsidojn. Ekde la 9-a kunsido, estis malfermita kanalo por diskuto de rilataj temoj. En la lasta kunsido 180 membroj parolis per la aplikaĵo kaj 6 prezentis siajn opiniojn per video.


Baldaŭ inaŭguriĝos la 2-a Sesio de la 13-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK. Kiujn proponojn ĈPPIK-membroj el malsamaj rondoj prezentos por disvolvado de ĉinaj socio kaj ekonomio? Ni atendu. 


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio