Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kim Jong Un kaj Trump duafoje renkontiĝos en Hanojo, Vjetnamio
2019-02-27


En la 27a kaj 28a de februaro, 2019, Kim Jong Un kaj Donald Trump duafoje renkontiĝos en Hanojo, Vjetnamio. La 12an de junio, 2018, Kim kaj Trump unuafoje renkontiĝis en Singapuro kaj subskribis komunan deklaron. Ili interkonsentis pri “starigo de novaj rilatoj inter Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj Usono”kaj “konstruo de longdaŭra stabileco kaj paco de la Korea Duoninsulo”. Trump promesis sekurigi KDPR-on, kaj Kim redeklaris sian devontigon por realigi "kompletan sennukleiĝon de Korea Duoninsulo". Esploristoj opinias, ke la dua renkontiĝo de Kim kaj Trump eniros pli malfacilan kaj polemikan fazon de efektiviĝo.



La 26an de februaro, Kim Jong Un, la plej supera gvidanto de KDPR atingis la ambasadorejon de KDPR en Hanojo, Vjetnamio.



Usona prezidanto Donald Trump atingis Hanojon vespere de la 26a de februaro.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio