Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Esperanto eniros la registron de kulturaj valoroĵoj de Respubliko Kroatio
2019-02-26

Kroata Esperanto-Ligo (KEL) ĵus ricevis leteron, fakte la  Decidon de Ministerio pri kulturo kiu konfirmas ke Esperanto estis deklarita nemateria kultura heredaĵo en Respubliko Kroatio, konforme al la Leĝo pri protekto kaj gardado de kulturaj valoroj. La kultura valoraĵo Esperanto eniros la registron de kulturaj valoroĵoj de Respubliko Kroatio sub la numero Z-7298.


Supozeble ni povas la oficialan  decidon konsideri la plej granda atingo en la 110a historio de Esperanto en Kroatio. Post Pollando ankaŭ en Kroatio Esperanto estas la protektata nemateria kultura heredaĵo. La procezo de enirigo de Esperanto en la nacian registron de kulturaj nemateriaj heredaĵoj daŭris kvar jarojn. KEL nun tradukas la longan dokumenton Esperanten, esperante ke la kroata dokumento helpos al aliaj landoj efektivigo la kulturan protektadon de Esperanto. 


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio