Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kunlaboro inter Guangdong, Hongkongo kaj Makao havas belan perspektivon
2019-02-25


La Granda Golf-Areo Guangdong-Hongkongo-Makao inkludas Hongkong-an Specialan Administran Regionon, Makao-an Specialan Administran Regionon kaj 9 urbojn de la provinco Guangdong. Inter ili Hongkongo, Makao, Kantono kaj Shenzhen estas kiel kvar centraj urboj. La golf-areo kovras areon de 56 mil kvadrataj kilometroj kun loĝantaro je preskaŭ 70 milionoj laŭ la statistiko en la fino de 2017. Tiu ĉi areo estas unu el la regionoj plej malfermaj kaj ekonomie viglaj en Ĉinio, ĝi ludas gravan rolon en la disvolvado de la lando.


La 18an de februaro la ĉina registaro publikigis projekton pri disvolvado de la Granda Golf-Areo Guangdong-Hongkongo-Makao, kiu direktas la progreson de la golf-areo. Ĝuste kiel dirita de Zamenhof "Unueco donas fortecon", la projekto celas, ke la tri regionoj, Hongkongo, Makao kaj Guangdong, laŭ unueca aranĝo, plene uzu siajn avantaĝojn por interkompletigo. Tio signifas, ke oni kunigos la avantaĝojn de la du specialaj regionoj pri maturaj merkatoj, vastaj internaciaj rilatoj, disvolviĝintaj specialaj servoj, altnivela laŭleĝa regado kaj grandaj povoj en scienc-teknikoj, kaj tiujn de Guangdong pri vasta terareo, granda merkato, forta fabrik-industrio kaj potencaj povoj en scienca esploro, farado kaj plenumado de politikoj.


La projekto emfazis ke, per scienc-teknika kreivo, financa aperto, eduka kunlaboro kaj aliaj, oni devas multigi talentulajn interŝanĝojn inter Guangdong, Hongkongo kaj Makao, intensigi kulturan mol-potencon de la granda golf-areo por antaŭenpuŝi disvolvadon de lokaj industrioj pri gazetaro, eldonado, radio, filmo, televido, muziko kaj turismo. Samtempe, oni devas ankaŭ gardi la naturon kaj rapidigi interligon de infrastrukturoj en la tri lokoj, ekzemple flughavenoj, trafik-retoj, interreto, por antaŭenigi regionan integriĝon, vastigi ekonomian kunlaboron kaj realigi kungajnon.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio