Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio estas unu el la ĉefaj kontribuantoj al verdiĝo de la mondo
2019-02-19

Lastatempe la usona Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio publikigis artikolon: "La mondo estas pli verda ol antaŭ 20 jaroj!"


Lastatempe la usona Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio (NAKA) publikigis disertaĵon: fakuloj pri terglobo kaj medio de la Bostona Universitato trovis, post analizado de donitaĵoj pri satelit-observado de NAKA, ke inter la jaroj 2000 kaj 2017, pli ol 25% de verdigita terareo estis kontribuita de Ĉinio, kaj la lando okupis la unuan lokon en kontribuo por kreskado de verdigita tero en la mondo. Ranga Myneni, profesoro de la universitato, estas respondeculo de la programo. Chen Chi, doktoreca studento de la fako pri treglobo kaj medio de la Bostona Universitato, estas ĉefa aŭtoro de la disertacio, kiu estis publikigita en la brita gazeto Nature Sustainability.


La disertacio montras, ke dum la jaroj de 2000 ĝis 2017, la verdigita tero kreskis je 5% en la tuta mondo. Kvankam Ĉinio kaj Barato havas nur 9% de la tera vegetaĵar-areo en la tuta terglobo, ili faris trionon da kontribuo al kreskado de verdigita tero, interalie kvarono de la kontribuo estis farita de Ĉinio. La aŭtoro diris: "La trovo estas tute mala al la antaŭa imago de homoj. Ĉinio kaj aliaj disvolviĝantaj landoj, per plantado de arboj kaj altigo de agrikultura efiko, fariĝis ĉefaj fortoj en tutmonda verdigo. Laŭ imago de homoj, la ĉefa rolo por verdigo devas esti ludata de evoluintaj landoj, sed ne." Ekzemple en Ĉinio, la vastiĝo de forsto estas pli rapida ol tiu de natura arbaro je 29%. "Tio ankaŭ plene enkorpigis la atenton de la lando pri ekologia civilizacio kaj daŭrigebla disvolvado."


"En verdigo de la mondo, Ĉinio estas modelo." Ranga Myneni diris, ke la lando starigis bonan modelon al aliaj landoj en forstumado, "la ĉina registaro plenforte antaŭenpuŝas ekologian civilizacion, efektivigis multajn programojn pri forstumado kaj klopodas por verdigi la teron." Li diris, ke sekvante la teknologian progreson, Ĉinio eble utiligos pli avangardajn agrikulturajn teknikojn kaj pli sciencajn administrajn manierojn por realigi la celon pri daŭrigebla disvolvado, "tio ankaŭ igas Ĉinion grava kontribuanto kaj direktanto de la monda ekologia civilizacio tagon post tago." 


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio