Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"La Zono kaj Vojo" estas por sukceso de ĉiuj landoj
2019-02-18


La 17an de decembro 2018 en Kamboĝo okazis ceremonio de la ekfunkcio de la hidroelektrejo sur la rivero Se San, la azie plej longa akvobaraĵo kaj la lande plej granda hidroelektrejo. Hun Sen (meze en la foto), kamboĝa ĉefministro, ĉeestis en la ceremonio kaj tondis la rubandon por la ekfunkcio. La elektrejo estas grava programo sub la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj tiu de kamboĝa energifonto. Ĝia ekfunkcio antaŭenigos disvolvadon de kamboĝaj ekonomio kaj socio. Fakte, la iniciato, post sia lanĉiĝo en 2013, ne nur helpis Ĉinion iri al la mondo, sed ankaŭ ebligis al aliaj landoj dividi disvolvajn ŝancojn de Ĉinio. Multaj pensfabrikoj publikigis esplorajn raportojn kiuj alte taksas la pozitivan rolon de la iniciato en mondaj disvolvo kaj kunlaboro.



Raporto de la Monda Ekonomia Forumo en Svisio alte taksis la rolon de la iniciato en transformo de la monda ordo. La raporto diras, ke Ĉinio altigas sian internacian influon per kunlaborado kaj kungajno tutmonde, do la iniciato estas rigardata kiel nova rimedo pri ambaŭprofito regione kaj tutmonde. La iniciato ne nur estigis novan defion pri administrado de tutmondaj komunejoj kiel ĉefaj komercaj linioj, sed ankaŭ liveris novan investan vojon. 


La instituto pri Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) gvidata de la malajzia banko CIMB okazigis kunvenon pri ĉinaj infrastrukturaj programoj, kiu havis la rezulton, ke "La Zono kaj Vojo" estas grava por ASOAL, precipe, konsiderante la grandan bezonon pri infrastrukturoj, ASOAL povas utiligi la nunajn intimajn rilatojn kun Ĉinio por fari pluan kunlaboron en la estonteco. Ambaŭ flankoj devas solvi problemojn pri administrado kaj garantii ke la iniciato estas ne nur por sukceso de unu lando, sed ankaŭ por tiu de ĉiuj landoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio