Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fremdlandaj entreprenistoj: ĉina ĉarmo estas nerezistebla
2019-02-15


La 12-an de februaro, Ĉina Ministerio de Komerco anoncis en Pekino, ke en la jaro 2018 en Ĉinio fondiĝis 60 533 entreprenoj investitaj de fremdlandanoj, kun kresko je 69,8% kompare kun 2017; uzo de fremdlanda kapitalo atingis 885,61 miliardojn da juanoj, kreskante je 0,9% kompare kun la antaŭa jaro. Pasintjare la uzo de fremdlanda kapitalo en la mondo suferis "malvarman ondon", tamen tiu en Ĉinio pliiĝis. Tio montras, ke la ĉarmo de ĉina merkato estas nerezistebla.


En la pasinta jaro, Ĉinio havis tri distingiĝajn karakterizaĵojn en uzo de fremdlanda kapitalo.


La unua estas optimumigo de strukturo de enkonduko de fremdlanda kapitalo kaj leviĝo de kvanto kaj kvalito. Laŭ rilata donitaĵo, pasintjare la proporcio de uzo de fremdlanda kapitalo en ĉina fabrik-industrio kreskis ĝis 30,6%, kaj tiu en altteknika fabrik-industrio altiĝis je 35,1%.


La dua estas rapida kresko de enkonduko de fremdlanda kapitalo en meza kaj okcidenta Ĉinio. Lastjare, la uzo de fremdlanda kapitalo en okcidenta Ĉinio kalkuliĝis al 64,6 miliardoj da juanoj, kun kresko je 18,5%; tiu en meza Ĉinio atingis 64,8 miliardojn da juanoj, kreskante je 15,4%.  


La tria estas rapida kresko de investoj el evoluintaj landoj. Donitaĵoj montras, ke en la jaro 2018 investoj el Britio, Germanio, Korea Respubliko, Japanio kaj Usono respektive kreskis je 150,1%, 79,3%, 24,1%, 13,6% kaj 7,7%.


Elon Musk, ĉefa plenuma oficisto de la kompanio Tesla, opinias, ke Ĉinio havas fortikajn rimedojn pri reformo kaj pordmalfermo. Anna Pawlak-Kuliga, estro de la korporacio IKEA pri detalado en Ĉinio, diris ke la penado de la ĉina registaro por perfektigi medion de komercado kaj vendado donis al homoj profundan impreson. Respondeculoj de la brita kompanio BP diris, ke ili havas fidon pri realigo de la plano krei milon da benzinejoj en Ĉinio en la venontaj kvin jaroj. 


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio