Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ekspozicio "Ĉina Popola Liberiga Armeo: forto por monda paco" malfermiĝis en ĉefsidejo de UN
2019-02-13

La 11-an de februaro, en ĉefsidejo de UN en Nov-Jorko, vizitis la ekspozicion Ma Zhaoxu (la 1-a de dekstre en la antaŭa vico), ĉina konstanta reprezentanto al UN, Atul Khare (meze en la antaŭa vico), vicĝenerala sekretario de UN, kaj Mao Naiguo (la 1-a de maldekstre en la antaŭa vico), estro de la delegitaro de Ĉina Popola Liberiga Armeo por internacia komunikado.


La 11-an de februaro, ekspozicio kun la temo "Ĉina Popola Liberiga Armeo: forto por monda paco" malfermiĝis en ĉefsidejo de UN (Unuiĝintaj Nacioj) en Nov-Jorko. 


En sia parolado Atul Khare, vicĝenerala sekretario de UN, laŭdis la gravan rolon de Ĉinio en la packonserva agado de UN kaj dankis ĉinan armeon pro ĝia subteno al packonservo.


La ekspozicio daŭros ĝis la 22-a de februaro. Partoprenis en la malferma ceremonio pli ol 200 personoj inkluzive de oficistoj de UN kaj konstantaj reprezentantoj al UN. 


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio