Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Estraranoj de Ŝanhaja Esperanto-Asocio salutis veteranajn esperantistojn
2019-02-11


La 2an de februaro, antaŭ la Printempa Festo, Zhou Tianhao, prezidanto de Ŝanhaja Esperanto-Asocio (ŜEA), Zhang Han, ĝenerala sekretario de ŜEA, Shen Xiaoxi, konsilano de ŜEA, kaj sinjoro Saed Abbasi, irana esperantisto laboranta en Ŝanhajo, kune vizitis veteranajn esperantistojn, inkluzive de sinjoroj Wei Yuanshu kaj Wang Minhao, honoraj prezidantoj de ŜEA, Cui Zhiqin, honora prezidanto de Esperanta Medicina Asocio, kaj Xu Deji, kontrolanto de ŜEA, kaj salutis ilin por la festo.



Zhou Tianhao raportis al la veteranaj esperantistoj laboron de la konsilantaro en la pasinta jaro kaj ĝian laborprojekton en la kuranta jaro. La veteranoj dankis pro la zorgo de la asocio, ĝojas pro la kreskado de la juna generacio kaj diris, ke ili ĉiam atentas kaj subtenas disvolvadon de la asocio. Ili esperas, ke la nuna gvidantaro de ŜEA kunagos plenforte por plue antaŭenigi E-movadon de Ŝanhajo kaj akiri novan sukceson.


Raportita de Shen Xiaoxi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio