Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Amuzvespero de CCTV kaj maldormo
2019-02-02

Maldormi en la antaŭvespero de lunkalendara novjaro estas unu el la plej gravaj kutimoj de ĉinoj. Ĉe la sojlo de la novjaro, familiaj membroj kolektiĝas, vespermanĝas kaj atendas la alvenon de la novjaro, kio simbolas forpelon de ĉiuj malbonaĵoj kaj malsanoj kaj atendon de feliĉo por la novjaro.


En la komenco de reformo kaj pordmalfermo, ĉinoj havis malmultajn amuzadojn. Do, rigardi la Amuzvesperon de CCTV estis unu el la plej bonaj manieroj por pasigi la tempon antaŭ la novjaro. La Amuzvespero de CCTV por la Printempa Festo estis lanĉita en 1979. Por koni ĝin vi povas spekti la filmeton esperantigitan de EPĈ. 


La lanĉo de tiu ĉi amuzvespero estas nur hazardo. Sed, en kultura disvolvado, Amuzvespero de CCTV estigis grandajn ŝanĝojn pri enhavoj kaj prezent-manieroj de ĉinaj mediatoj.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio