Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Reklamo de filmo pri Peppa Porko prosperigos turismon de Britio
2019-02-02


Antaŭ 3 semajnoj, en Ĉinio populariĝis la filmeto Kio estas Peppa? En ĝi, avo kiu vivas en montaro planas doni al sia nepo festan donacon, sed lin ĉagrenas la afero ke li tute ne scias kio estas Peppa, la plej ŝatata de la nepo. Do, li komencis amuzan kaj samtempe kortuŝan serĉadon. Fine, en la lasta tago de la malnova jaro, kiam la familianoj kunestas, la donaco de la avo mirigis ĉiujn... Aparta amo transiris generaciojn, la donaco tiom ĝojigis la nepon!


Fakte la filmeto estas nur reklamo de la filmo Printempa Festo de Peppa, sed ĝia signifo jam superis tiun de reklamo: la filmeto rapide disvastiĝis tuj post la lanĉo, miloj da ĉinaj retumantoj komentis dirante "Mi sopiras mian avon..." "Tiom larmiga!". Specialistoj diris, ke la filmeto Kio estas Peppa? prezentis la ĉinan trajton "hejmeniro en festo". Precipe, 2019 estas ĉina Jaro de Porko, la filmeto pri Peppa Porko certe multe helpos la diskonigon kaj vendadon de Printempa Festo de Peppa.


Lastatempe, la Turisma Buroo de Britio publikigis informojn, ke ĉe la Jaro de Porko, Britio celas altiri ĉinajn turistojn per britaj markoj, ekzemple Peppa Porko. La buroo kalkulis anticipe, ke en 2019 la nombro de ĉinaj turistoj al Britio atingos 483 mil homfojojn, kun kresko de 43% kompare kun la jaro 2017, kaj ĉinoj elspezos en la lando pli ol mil milionojn da britaj pundoj.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio