Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Disdono de ruĝkovertoj kun mono okaze de la Printempa Festo
2019-02-01


Proksimiĝas la Printempa Festo, ankaŭ konata kiel ĉina lunkalendara novjaro. Homoj, kiuj loĝas for de siaj hejmlokoj kaj hejmenrevenos por pasigi la feston, pripensas kiel donaci ruĝkovertojn kun mono al aliaj.


Kutime gepatroj, geavoj, parencoj kaj amikoj metas monon en ruĝajn kovertojn kaj donacas ilin al pli juna generacio dum la festo.


Iuj firmaoj metas la jarfinan bonuson en ruĝajn kovertojn kaj disdonas ilin al siaj dungitoj. Krome, oni donas ruĝkovertojn ankaŭ okaze de naskiĝtaga celebrado kaj geedziĝa ceremonio.


Alipay: 500 milionoj da juanoj



La 25an de januaro la poŝtelefona aplikaĵo Alipay refoje komencis mondonacon al siaj uzantoj. Ĉi-foje ĝi liveros entute 500 milionojn da juanoj por divido inter la partoprenantoj.


Inter la 25a de januaro kaj la 4a de februaro, la uzantoj de Alipay povas skani la ĉinan ideogramon 福 por kolekti kvin kartojn en kvin aspektoj, ekzemple kartoj pri patriotismo kaj harmonio. En la ĉina lingvo 福 signifas riĉecon kaj fortunon. La ideogramo estas facile videbla preskaŭ ĉie en Ĉinio dum la festo.


Aliaj enhavoj en Alipay, ekzemple Formik-arbaro pri ekologia protekto kaj Formik-kreditpago, helpas la kolektadon.


La partoprenantoj, kiuj akiris ĉiujn kvin kartojn, povos ricevi egalajn partojn de la monsumo de 500 milionoj da juanoj. Krome, estas aliaj premioj, ekzemple vojaĝo al Eŭropo por spekti futbalan matĉon.


Baidu: miliardo da juanoj


La kompanio Baidu estas la sola interaga kaj kunlabora partnero de la televida prezentado de la Ĉina Centra Televido en la vespero antaŭ la ĉina novjaro. Antaŭ tiu tago ĝi disdonos ruĝkovertojn kun la sumo de unu miliardo da juanoj, kaj tiujn kun la sumo de 900 milionoj da juanoj en la jarfina tago.


La ricevita mono estos rekte sendita al kontoj de uzantoj de Baidu, kaj ili povas elspezi aŭ transsendi la monon al aliaj uzantoj de Baidu. La agado povas maksimumigi partoprenon de nunaj uzantoj de Baidu kaj ankaŭ varbi novulojn.


QuickPass: 2 019 juanoj



Antaŭ la 4a de februaro, se uzantoj de la poŝtelefona aplikaĵo QuickPass skanas la markojn UnionPay aŭ QuickPass, ili havas ŝancon ricevi ruĝkoverton kun maksimume 2 019 juanoj.


Krome, QuickPass donas monpremiojn al la uzantoj, kiuj ensalutas en ĝian aplikaĵon ĉiutage, rekomendas novan aliĝinton aŭ transigas monsumon al alia konto en la aplikaĵo.


Kiom da ruĝkovertoj vi ricevos laŭ via atendo?


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio