Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malkreskis nombro de laboruloj motorcikle revenantaj al hejmloko
2019-02-01


En la pasintaj pli ol dek jaroj, ĉinoj laborantaj ĉe la delto de Perl-rivero en Guangdong-provinco kutimis motorcikle reveni al siaj hejmlokoj en Guangxi, Guizhou, Yunnan, Hunan kaj aliaj lokoj antaŭ la Printempa Festo. Tio jam fariĝis aparta vidaĵo en suda Ĉinio. Tiuj laboruloj triope aŭ kvinope faris la vojaĝon post kiam ili ricevis forpermeson por la Printempa Festo. Laŭ kalkulo de trafika sekcio de Guangdong-provinco, la nombro de motorciklantoj kulminis al pli ol miliono. La novaĵagentejo Xinhua raportis, ke en la lastaj kvin jaroj tiu nombro iom post iom malkreskis.


Tio ja estas bona fenomeno. Reduktiĝo de la nombro utilas al sekureco de tiuj laboruloj. Nun multaj laboruloj elektas veturadon per trajno, aŭtobuso aŭ privata aŭto. Per tiuj manieroj, la vojaĝoj estas pli sekuraj kaj komfortaj.


En la lastaj kelkaj jaroj en multaj lokoj altrapidaj fervojoj ekfunkciis, kaj malaperis kotaj vojoj en vilaĝoj. Aŭtobusoj iras inter vilaĝoj kaj oni povas facile atingi hejmon per ili.


Pro diligenta laboro, iuj laboruloj pli bone vivas kaj aĉetis aŭtojn. Ili povas veturi per siaj propraj aŭtoj aŭ vojaĝi per altrapida trajno aŭ aviadilo. La elspezo estas pli granda, tamen ili povas elteni ĝin, tial ili ne elektas hejmenrevenon motorcikle.


Tamen, malmultaj laboruloj ankoraŭ motorciklas al hejmlokoj. Trafika servo kaj aliaj rimedoj zorgas por ke ili sekure atingu siajn hejmojn.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio