Longhara princino en realo |
2019-02-01 |
Longhara princino en Grimm's Fairy Tales vere ekzistas! 33-jara Alena Kravchenko el Odeso, Ukrainio, neniam faris hartondadon dum 28 jaroj. Ŝi iam tondis sian hararon en la aĝo de 5 jaroj, kaj poste ŝi ne plu faris tion. En dek kelkaj jaroj ŝia hararo jam atingis la talion kaj kiam ŝi proksimiĝis al 30-jariĝo, ŝiaj densaj haroj povis tuŝi plankon. Dum multaj homoj naskiĝintaj en la 1990-aj jaroj estas kalvaj, la bela hararo de Alena igis ŝin retfamulo kaj ŝi kaptas atenton ĉie. Redaktoro: Gao Shuyuan Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |