Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Lanternoj bonvenigas la Printempan Feston
2019-01-31

La 5-a de februaro estos la Printempa Festo, komenco de la Jaro de Porko laŭ la luna kalendaro de Ĉinio. Antaŭ ĝia alveno, diversaj lokoj de Ĉinio aranĝas lanternajn ekspoziciojn kaj festivalojn por bonvenigi la feston. Ni kune aprezu. 



Ĉarma kaj naiva kartun-porko, lanternaro alta je ĉirkaŭ 9 metroj, kun fortun-sako kaj ora ingoto en la manoj, prezentas al lokanoj kaj turistoj bondezirojn por la Printempa Festo, fotita de Liu Ying, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo, la 21-an de januaro. Tiu-tage, en Yuyuan-ĝardeno de Ŝanhajo malfermiĝis lanterna festivalo pri folklora arto, kiu daŭros 33 tagojn ĝis la 22-a de februaro. Laŭ antaŭvido, la festivalo allogos milionojn da turistoj ĉinaj kaj eksterlandaj. 



Turistoj aprezas lanternojn en Yuyuan-ĝardeno, fotita de Liu Ying, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo, la 21-an de januaro. Tiu-tage en Yuyuan-ĝardeno de Ŝanhajo malfermiĝis lanterna festivalo pri folklora arto, kiu daŭros 33 tagojn ĝis la 22-a de februaro. Laŭ antaŭvido, la festivalo allogos milionojn da turistoj ĉinaj kaj eksterlandaj. 



Lanterna festivalo pri kulturo malfermiĝis en la gubernio Shanzhou, Henan-provinco, la 25-an de januaro. Fotis Li Jianan, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo.



Turistoj en lanterna festivalo de la gubernio Shanzhou, fotita de Li Jianan, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo, la 25-an de januaro. Tiu-tage la festivalo malfermiĝis.



Lanternaro kun figuroj de drako kaj fenikso en la urbeto Wuzhen, Zhejiang-provinco, fotita de Xu Yu, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo, la 28-an de januaro. Tiu-tage inaŭguriĝis la tradicia surakva lanternfestivalo en Wuzhen. 



La lanternaro Porkoj Bonvenigas la Printempan Feston en Wuzhen, fotita de Xu Yu, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo, la 28-an de januaro. Tiu-tage inaŭguriĝis la tradicia surakva lanternfestivalo en Wuzhen, Zhejiang-provinco. 



Lanternoj en la parko Paradizo de Tang-dinastio (618-907), fotita de Shao Rui, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo, la 28-an de januaro. Tiu-tage la 7-a Lanterna Festivalo por la Printempa Festo 2019 inaŭguriĝis en la parko de Xi'an, Shaanxi-provinco. 



Vizitanto fotas en la parko Paradizo de Tang-dinastio, fotita de Shao Rui, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo, la 28-an de januaro. Tiu-tage la 7-a Lanterna Festivalo por la Printempa Festo inaŭguriĝis en la parko de Xi'an, Shaanxi-provinco. 



Turistoj aprezas lanternojn. La 18-an de januaro Ĉina Hefei-a Lanternfestivalo estis lanĉita en Ĝardeno pri Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de Hefei, Ĉinio. La festivalo altiris multajn vizitantojn. Fotis Guo Chen, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo.  



Turistoj aprezas lanternojn. La 18-an de januaro Ĉina Hefei-a Lanternfestivalo komenciĝis en Ĝardeno pri Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de Hefei, Ĉinio. La festivalo altiris multajn vizitantojn. Fotis Guo Chen, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo.  



La 19-an de januaro, en la urbo Qitaihe, Heilongjiang-provinco, malfermiĝis la 1-a Qitaihe-a Lanterna Festivalo, kiu daŭros ĝis la 20-a de februaro. 



La lanternaro Ora Porko Prezentas Bondezirojn por la Printempa Festo en la 1-a Qitaihe-a Lanterna Festivalo.


Redaktoro: Niu Xueqin 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio