Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Theresa May prezentis la planon B pri Briteliro al la Parlamento, brita reĝino priparolis
2019-01-30


La Malsupera Ĉambro de brita Parlamento voĉdonos la planon B pri Briteliro de la ĉefministrino Theresa May. Antaŭ la voĉdonado, la brita reĝino malofte parolis pri briteliro, ĉar se la plano B estos nuligita, la ebleco de briteliro sen interkonsento estos multe pli alta. Laŭ brita amaskomunikilo, brita registaro diskutas pri eblaj reagoj: se briteliro sen interkonsento okazos kaj kaŭzos ĥaoson, tio estos konsiderata eniro en krizostato, kun ebla bezono eĉ de la uzo de militleĝo. 


La 25an, dum ĉeesto en iu memor-evento,  brita reĝino Elizabeto la 2-a aludis briteliron al la publiko dum sia parolo. La reĝino diris: "Dum serĉado de novaj respondoj, mi ankoraŭ emas pri la efikaj kaj longe uzataj manieroj. Ekzemple, pacience komuniki, respekti malsamajn ideojn, kune trovi komunan bazon por dialogo, kaj neniam perdi la kapablon regi tutan situacion."


En la parolado kvankam briteliro ne estis menciita, tamen britaj amaskomunikiloj opinias, ke la reĝino parolis ĝuste pri la britelira situacio. 


Fakte, brita reĝino malofte deklaras sian opinion pri politiko. Tamen nuntempe en Britio la malsamaj vidpunktoj pri briteliro jam atingis nivelon, kiu malfaciligas interkonsenton inter registaro kaj opozicio, kaj la popolo ekmalfidas registaron. Ŝia parolo supozeble donas iom da viveco al britelira dilemo. 


Redaktoro: Zhao Wenqi  


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio