Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malneta enlanda produkto de Ĉinio superis 90 duilionojn da juanoj
2019-01-28

Kontener-kajo ĉe Yangshan-haveno de Ŝanhajo, fotita de Ding Ting, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo, la 1-an de novembro 2018 


Laŭ la plej nova donitaĵo pri ĉina ekonomio, en 2018 la malneta enlanda produkto (MEP) de Ĉinio superis 90 duilionojn da juanoj, kun kresko de 6,6% kompare kun la jaro 2017. Ĉinio realigis sian celon pri kresko de MEP je ĉirkaŭ 6,5%.  


Ĉin-eŭropa kargotrajno ekveturis de Xi'an al Rigo, ĉefurbo de Latvio. Tio markis oficialan ekfunkciadon de ĉin-eŭropa kargotrajno inter Xi'an kaj Rigo. Fotis Li Yibo, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo, la 30-an de oktobro 2018.


"En 2018 ĉina ekonomio daŭre funkciis en racia amplekso kaj stabile disvolviĝis," taksis Ning Jizhe, estro de la Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio.   


Laboristoj de ekspresa kompanio en la urbo Yinchuan de Ĉinio klasifikas poŝtaĵojn. Fotis Wang Peng, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo, la 12-an de novembro 2018. 


Bonaj rezultoj 


Laŭ la kresko je 6,6%, Ĉinio estas la plej bona en la kvin ĉefaj ekonomioj de la mondo. Ĉinio kontribuis per preskaŭ 30% al kresko de la monda ekonomio kaj daŭre estas la plej granda kontribuanto tiuflanke.


Konsumantara prezindico pliiĝis je 2,1% kompare kun tiu en 2017, malpli ol la antaŭvidita celo de 3%, kun iom da kresko.


En 2018 estis kreitaj 13,61 milionoj da laborpostenoj kaj realiĝis dungiĝo de pli ol 13 milionoj da homoj en la sinsekvaj ses jaroj. La senlaboreco en urboj kaj urbetoj restis je ĉirkaŭ 5%, malpli alta ol la antaŭvidita celo de 5,5%.


La totala sumo de importo kaj eksporto unuafoje superis 30 duilionojn da juanoj kaj la deviza rezervo superis tri duilionojn da usonaj dolaroj. 


Produkt-linio de karoserio de veturiloj Hyundai en Cangzhou, Hebei-provinco, fotita de Mu Yu, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo, la 21-an de aprilo 2018 


La kompanio China UnionPay kaj kelkaj komercaj bankoj kune lanĉis karton por malgrandaj firmaoj, celante faciligi iliajn konsumadon, ĝiron, akcepton kaj pagon de mono. Fotis Li Xin, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo, la 20-an de novembro 2018.  


La stabila kresko de la ĉina ekonomio aldonis fidon al la mondo. Jim Fitterling, ĉefa plenuma oficisto de la usona kemi-kompanio Dow, konstatis, ke la kompanio Dow ne nur ne eliros el ĉina merkato, sed ankaŭ pligrandigos sian investon en Ĉinio, ĉar laŭ Dow, Ĉinio havas potencialan forton por longdaŭra disvolvado, grandegan konsum-merkaton kaj bonan medion por komercado. Li diris, ke la kompanio ne nur pliigos sian produktkapablon en ĉemaraj regionoj de Ĉinio, sed ankaŭ pligrandigos investon en meza kaj okcidenta partoj de la lando. 


La unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio en Ŝanhajo, fotita de Meng Dingbo, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo, la 5-an de novembro 2018. 


Redaktoro: Niu Xueqin 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio