Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Francio kaj Germanio subskribis Traktaton de Akeno por eŭropa integriĝo
2019-01-25


La 22an de januaro en Akeno de Germanio, germana ĉefministro Merkel kaj franca prezidanto Macron subskribis la Traktaton inter Germanio kaj Francio pri Kunlaboro kaj Integriĝo (Traktato de Akeno), kiu emfazas kunlaboron inter la du landoj kaj eŭropan integriĝon.


Traktato de Akeno estas atingita surbaze de la Traktato de Élysée, subskribita en la 22a de januaro 1963 inter Francio kaj Germanio. Pere de Traktato de Akeno, Francio kaj Germanio klopodas komune havi efikan kaj fortan politikon pri diplomatio kaj sekureco, kaj fortigi ekonomian kaj financan integriĝon. La du landoj ankaŭ plifortigos kunlaboron kaj kunordigon pri klimata ŝanĝo, media protekto, daŭripova evoluado kaj edukado, agadon kontraŭ terorismo kaj milito, subtenos starigon de eŭropa defend-alianco kaj kune reagos al atako.


Redaktoro: Zhao Wenqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio