Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinaj vizaĝoj en jarkunveno de Monda Ekonomia Forumo
2019-01-24

Jack Ma, fondinto de Alibaba


Inter la 22a kaj 25a de januaro en la svisa urbeto Davos okazas la jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo, kun ĉeesto de pli ol 3 000 homoj el 115 landoj kaj regionoj, inter kiuj estas pli ol 70 ŝtatestroj, registaraj gvidantoj kaj ĉefoj de internaciaj organizoj.


En la lastaj jaroj multaj ĉinaj entreprenistoj aperis en la forumo. Jack Ma, fondinto de la kompanio Alibaba, ĉeestas la forumon. Fakte, en 2003 Jack Ma komencis ĉeesti la forumon. Estas rimarkinde, ke ĉi-jare ankaŭ Zhang Yong, sukcedinto de Jack Ma, estas en la forumo.


La 22an de januaro Hu Houkun (la dua de dekstre), vicprezidanto de Huawei-kompanio, ĉeestis la forumon. Fotis Xu Jinquan, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.


La forumo, kun la temo "Tutmondiĝo 4.0: formi mondan arkitekturon en la epoko de la Kvara Industria Revolucio", diskutas pri la nova disvolva modelo, kiu estas paca, inkluziva kaj daŭripova.


La 22an de januaro Xu Niansha, prezidanto de la grup-kompanio Poly, ĉeestis la forumon. Fotis Xu Jinquan, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.


Laŭ la aranĝo, Jack Ma ĉeestas dialogan forumon kun la temo "cifereco de emerĝantaj merkatoj". Zhang Yong ĉeestas dialogon -- cifera fido kaj transformiĝo: dialogi kun Zhang Yong. Klaus Schwab, fondinto kaj plenuma prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo, faras la dialogon kun Zhang en la 24a de januaro. En 2017 Zhang Yong kaj Doug McMillon, prezidanto kaj ĉefa direktoro de Walmart, ĉeestis la rondtablan kunvenon pri la estonteco de detala komerco.


Laŭ nekompleta statistiko de la retejo de la forumo, krom Jack Ma, ankaŭ Hu Houkun, vicprezidanto de Huawei-kompanio, ĉeestas la diskuton "estonta strategio kaj perspektivo de cifera ekonomio"; Xu Niansha, prezidanto de la grup-kompanio Poly, ĉeestas la diskuton "antaŭenigo de la iniciato 'La Zono kaj Vojo': vizio de duilionoj da usonaj dolaroj de ĉina investo"; Song Zhiping, prezidanto de Ĉina Konstru-Materiala Grupo, kaj Lu Minfang, ĉefa direktoro de Mengniu-kompanio, ĉeestas la diskuton "tutmondiĝo 4,0: la ĉina rolo en la estonteco de monda komerco"; Kai-Fu Lee, prezidanto kaj ĉefa direktoro de la kompanio Sinovation Ventures, ĉeestas la diskuton "gazetara konferenco: dialogo kun la kolombia prezidento pri la Kvara Industria Revolucio".


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio