Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mesaĝo de UEA okaze de la unua Internacia Tago de Edukado, 2019
2019-01-23


La 3-an de decembro 2018, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj akceptis rezolucion kiu nomis la 24-an de januaro Internacia Tago de Edukado. Universala Esperanto-Asocio, organizaĵo dediĉita al la antaŭenigo de internacia kompreniĝo kaj informita civitaneco, bonvenigas tiun klopodon substreki la gravecon de edukado – por evoluigo, kiel homa rajto, kaj kiel fundamento de demokrata socio.


Malgraŭ la progreso jam farita depost la akcepto en la jaro 2015 de “bonkvalita edukado por ĉiuj” kiel Celo 4 de la Celoj por Daŭripova Evoluigo, oni taksas, ke 260 milionoj da infanoj kaj gejunuloj restas ekster la eduka sistemo, kaj unu triono de knabinoj kiuj eĉ finas elementan edukadon ne finas aŭ eĉ ne komencas la mezlernejan nivelon. Kaj malgraŭ la admirindaj klopodoj de UNESKO antaŭenigi patrinlingvan edukadon, multaj infanoj estas malhelpataj lerni en siaj denaskaj lingvoj.


Ni estas ankaŭ aparte konsciaj, ke ofte eĉ la plej bonaj eduksistemoj dediĉas malmultan atenton al instruado pri internacia kompreniĝo kaj liveras nesufiĉajn okazojn en kiuj gejunuloj povu lerni pri la graveco de tia kompreniĝo en mondo en kiu tiel multaj problemoj kaj pozitivaj eblecoj estas tutmondaj laŭ karaktero. Universala Esperanto-Asocio, kiu antaŭenigas utiligon de la Internacia Lingvo Esperanto kiel egalecan komunikilon je tutmonda skalo kaj favoras la lernadon de aliaj lingvoj en lernejoj, laboras por venki tian izolitecon, kunlabore kun ĉiuspecaj civilsociaj organizaĵoj.


Ni gratulas la Ĝeneralan Asembleon de UN kaj dankas la Membrajn Ŝtatojn kiuj laboris por realigi la rezolucion. Nia organizaĵo, kune kun ILEI, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, promesas sian subtenon de Unuiĝintaj Nacioj, UNESKO, UNICEF kaj la tuta familio de UN por igi la Internacian Tagon de Edukado tago de redediĉiĝo al la graveco de Bonkvalita Edukado por Ĉiuj.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto


Fonto: UEA


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio