Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĵus komenciĝis jarkunveno de Monda Ekonomia Forumo 2019, kiuj estas atentindaj?
2019-01-22


Jarkunveno de Monda Ekonomia Forumo 2019 okazas inter la 22a kaj la 25a de januaro, en Davos-Klosters, Svislando. La temo de la forumo estas “Tutmondiĝo 4.0: formiĝu la nova strukturo de la mondo en la 4a Industria Revolucio”. Kion atendas nin? Ni vidu.


La 21a de januaro


Ceremonio por doni Kristalan Premion


La Kristala Premio estas por elstaraj artistoj, kiuj faris gravan kontribuon por plibonigi la mondon kaj montris la davosan ideon. En 2019 Kristala Premio atingos sian 25an datrevenon. 


La 22a de januaro


Repensi la riskon de tutmonda financo


Dum 10 jaroj post la financa krizo, ŝuldo de kompanioj kaj ŝtatoj efektive altiĝis. Por eviti novan krizon, kiel financaj institutoj prepariĝis?


La estonteco de cifereca ekonomio


La nombro de konektitaj aparatoj jam superis 17 miliardojn en la mondo, kaj espereble duobliĝos antaŭ 2025. Kiuj ŝanĝoj de teknikoj, socio kaj politiko formos la estontecon de cifereca ekonomio?


Antaŭenpuŝi la iniciaton “La Zono kaj Vojo”: perspektivo de Ĉinio pri mil-miliardoj da usonaj dolaroj 


Oni taksas, ke la iniciato “La Zono kaj Vojo”alportos 1.5 duiliono da usonaj dolaroj da investoj por infrastrukturo en Sudorienta Azio, Sud-Azio kaj Centra Azio dum la sekva jardeko. Tamen, kelkaj landoj rilataj al la iniciato havas grandajn geopolitikajn kaj ekonomiajn riskojn. Kiel kompanioj kaj registaroj povas certigi, ke ĉi tiu la plej granda iniciato en historio sukcesos kaj fariĝos motoro por progreso kaj kresko?


La 23a de januaro


Nova plano por naturo


Ĝis 2020, la internacia komunumo devas efektivigi novan celon pri klimato, maro, arbaro kaj biodiverseco. Kio estas nova arkitekturo pri media regado, kiu faros tion? 


Perspektivo de ĉina ekonomio


En lastaj 3 monatoj, ĉina ekonomio kreskis je 6.5%, la kresko estas la plej malrapida post la financa krizo, kaj supozeble pli malrapidiĝos. Kiel novaj tendencoj en- kaj eksterlande influos ĉinan ekonomion?


La 24a de januaro


Tutmondiĝo 4.0: kiel Ĉinio formas la estontecon de monda komerco


En lastaj dek jaroj, Ĉinio rapide transformiĝas de “monda fabriko” al noviga lando. Kiel Ĉinio formos la novan tutmondiĝon?


Fondi kapitalomerkaton pri klimato


Restas nur 12 jaroj por la celo de Pariza Interkonsento, tutmondaj gvidantoj devas apliki ŝlosilajn rimedojn, redukti karbonan ellasadon, difini prezon de karbono kaj instigi klimatan investon. Kiel ĉefaj ekonomioj realigos klimatamikan evoluon pere de merkato?


Reguligi la konkuradon de artefarita intelekto


Ĉefaj ekonomioj de la mondo lanĉis naciajn planojn por akiri avantaĝon en la evoluo kaj apliko de artefarita intelekto. Kiaj komunaj reguloj estas bonaj por sekura kaj laŭetika evoluo de AI?


Rekonstrui la sistemon de financa administrado


Post la financa krizo de 2007-2008, diversaj landoj alprenis nekutimajn rimedojn kiel grandigi interŝanĝon, kaj tiel la tutmonda banka sistemo estis en ordo. Kiel la ĉefaj ekonomioj starigos pli stabilan politikan kadron por eviti novan krizon?


La 25a de januaro


Ferma parolado: vojo al estonteco


Oni revidos la ĉefajn ideojn, rezultojn kaj planojn de la forumo por kune konstrui la Tutmondiĝon 4.0 kun toleremo kaj daŭripovo.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio