Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ren Zhengfei: Huawei estas influita, sed ne tre serioze
2019-01-21

La fondinto kaj ĉefa plenuma oficisto de Huawei, Ren Zhengfei


En la 17a de januaro 2019, Ren Zhengfei estis intervjuita en la ĉefsidejo de Huawei, en Shenzhen, rompante sian silenton al la publiko dum jaroj, kaj reagis al lastaj novaĵoj.


En la intervjuo, Ren Zhengfei malkonfirmis la deklaron, ke Huawei helpis la ĉinan registaron fari spionadon. "La problemojn, kiujn Huawei renkontas, ni jam antaŭvidis antaŭ dekkelkaj jaroj. Do, ni ne estas senpreparaj. La cirkonstanco certe influas nin, sed ne tre grave." En la intervjuo, la unua demando al Ren Zhengfei estis pri lastatempaj malfaciloj de Huawei.


"Ni havas fidon, ĉar niaj produktoj estas bonaj kaj Huawei estas unu el la malmultaj firmaoj, kiuj kapablas fari 5G-aparaton, kun bona kvalito. Do klientoj nepre aĉetos ilin." Parolante pri freŝaj malpaciĝoj, Ren Zhengfei respondis facile.


Pri sia filino Meng Wanzhou en Kanado, Ren Zhengfei diris: "Ni solvos tion laŭ leĝa proceduro. Kiel ŝia patro, unue mi dankas la ĉinan registaron por protekti ŝiajn rajton kaj interesojn kiel ĉina civitano per konsula protekto. Mi dankas ankaŭ la publikon por iliaj subteno, zorgo kaj atento pri ŝi. Nuntempe mi telefone babilas kun ŝi, dirante nur ŝercojn, kaj Wanzhou estas kuraĝa."


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio