Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Jarkunveno de Monda Ekonomia Forumo fokusos en tutmondiĝo 4.0
2019-01-21


Inter la 22a kaj 25a de januaro, en la svisa urbo Davos okazos la jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo, kun la temo "Tutmondiĝo 4.0: formi mondan arkitekturon en la epoko de la Kvara Industria Revolucio".


"La tutmondiĝo 4.0 devas esti inkluziva kaj daŭripova, kun la popolo en la centro," Klaus Schwab, fondinto kaj plenuma prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo, tiel klarigis la temon de la vintra Davos-forumo. Li diris ankaŭ, ke ni eniras tiun epokon kun granda tutmonda necerteco, kiun alportis la detrua novigado, bazita sur la Kvara Industria Revolucio, kaj la rearanĝo de tutmondaj geoekonomiaj kaj politikaj fortoj, kaj homoj bezonas partopreni en reagaj principoj proponitaj de ĉiuj koncernataj grupoj de Davos-forumo por firmigi la vizion kaj fari necesan promeson por trakti la necertecon. 


En la urbo Davos kunvenos pli ol 3 000 reprezentantoj el pli ol 110 landoj kaj 65 ŝtataj altranguloj kaj ĉefoj de internaciaj organizoj, inter kiuj estas vicprezidanto Wang Qishan, japana ĉefministro Shinzo Abe, brazila prezidento Jair Bolsonaro, germana kanceliero Angela Merkel, itala ĉefministro Giuseppe Conte, ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres, ĉefa administranto de la Monda Banko Kristalina Georgieva, ĝenerala direktoro de la Monda Komerca Organizo Roberto Azevêdo kaj ĉefo de la Internacia Mona Fonduso Christine Lagarde.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio