Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nova Distrikto Xiong'an: daŭripova urbo en estonteco
2019-01-18

Lastatempe, ĵus aperis la Ĝenerala Plano de Nova Distrikto Xiong'an de Hebei (2018-2035). La celo fondi la distrikton Xiong'an estas transpreni urbajn funkciojn de Pekino, kiuj ne konformas al la disvolvado de ĉefurbaj funkcioj. Pekino estas ĝenata pro tro da loĝantoj kaj trafika ŝtopiĝo. Kiel solvi tiajn "malsanojn" de urbego? El tio naskiĝis la nova Distrikto Xiong'an, kaj jen la kialoj por ĝia fondiĝo.


Nova Distrikto Xiong'an desupre


Kiuj industrioj translokiĝos al Xiong'an? Laŭ la plano, la distrikto Xiong'an venigos universitatojn, sciencajn institutojn, medicinajn instituciojn, stabejojn de kompanioj, financajn kaj publikajn organizojn ktp.


Bela medio, taŭga spaco por urbo kaj kamparo, oportuna publika transporto kaj altnivela servo de edukado kaj kuracado... Homoj certe elektis ĝin kiel la nova urbo kun daŭripoveco kaj komforteco.  


Realigo de ekologia plano


Rigardante la ekologian planon de la distrikto Xiong'an, oni trovis multe da blua akvo kaj verda arbaro. 


Unue plantu arbojn, poste konstruu urbon. Laŭ plano, la arbara kovreco de Xiong'an altiĝos de 11% ĝis 40%, ĝia areo de arbaro atingos ĉirkaŭ 670 km².


La distrikto Xiong'an disvastigas ekologian konstruaĵon. Civitana servejo de Xiong'an, kiu ekfunkciis en aprilo 2018, estas la unua projekto pri konstruado de la nova distrikto. Ĝi povas esti nomata kiel la modelo de "verda konstruaĵo". La 8 apartaj domegoj estas kunigeblaj konstruaĵoj, oni kunigis ilin kiel pecoj de la ludilo Lego. La konstruaĵoj estas reuzeblaj, ŝparaj je konstruaj materialoj kaj malmultaj je rubaĵoj. Inter ili, la administra kaj serva centro aplikis pli da energiŝpara dezajno, kiu sufiĉe utiligis naturan energion kaj internan varm-fonton por atingi malaltan energi-konsumadon, tenante la altnivelan komfortecon.


La distrikto Xiong'an ĉefe uzas puran energion. La distrikto kunordigos la uzon de geoterma energio kaj natura gaso. En la ĉirkaŭa regiono de Xiong'an riĉas geoterma energio, kion oni uzas por varmigo dum vintro, tie oni ne plu bruligas karbon. 


Elstaros verda veturado. En la nova distrikto publika transporto, piedirado kaj biciklado estas ĉefaj manieroj por veturado kun sekureco, oportuneco kaj komforto.


Senŝofora veturilo en Xiong'an


La nova distrikto ĉefe disvolvas altan teknologion. Laŭ opinio de spertulo, Xiong'an rifuzos kompaniojn kiuj malpurigas la medion, konsumas multe da energio kaj multe ellasas malutilan gason. Ĝi allogos industriojn de altnivelaj teknikoj, kiel tiuj pri nova informa teknologio, vivosciencoj, biotekniko, novtipaj materialoj, sektoro serva, daŭripova agrikulturo kaj tiel plu.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio