Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Bonaj rezultoj bezonas komunan klopodon de Ĉinio kaj Usono
2019-01-15


La 9an de januaro en Pekino finiĝis la vicministra konsiliĝo pri ekonomiaj kaj komercaj demandoj inter Ĉinio kaj Usono. Tio estis la unuafoja vizaĝ-al-vizaĝa diskuto por efektivigi la konsenton atingitan de la dulandaj ŝtatestroj en Argentino. La du flankoj faris vastajn, profundajn kaj detalajn interŝanĝojn pri komune zorgataj komerca kaj struktura demandoj. La diskuto estis malfruigita je unu tago, tamen ĝi pliigis reciprokan komprenon kaj metis bazon por solvi la demandojn zorgatajn de ambaŭ flankoj.


Laŭ la rezultoj de la intertraktado, la du flankoj atingis konsenton pri komerca demando. Ekzemple, Ĉinio promesis grandigi importadon de agrikultura kaj energifonta produktoj el Usono por kontentigi la bezonon de ĉinaj konsumantoj pri altkvalita vivo kaj puŝi la altkvalitan disvolvadon de ekonomio. Kompreneble Ĉinio grandigas la importadon ankaŭ el aliaj landoj. Laŭ malkaŝo, la usona flanko prezentis detalajn postulojn, inkluzive de tio, ke Ĉinio devas certigi la detalan tempon pri importado el Usono. Objektive, la porcia okupo de usonaj produktoj en la ĉina merkato dependas de tio, ĉu ili povas stimuli la aĉetvolon de ĉinaj konsumantoj.


Dum la konsiliĝo, la usona flanko menciis strukturajn demandojn. Iuj el ili tuŝas la nacian sistemon, sekurecon kaj ideologion de Ĉinio kaj estas neakcepteblaj por la ĉina flanko. Iuj aliaj, kiuj kongruas kun la direkto de ampleksa profundigo de reformo kaj pli vasta pordmalfermo de Ĉinio, estas traktataj.


Post pli ol naŭ monatoj ekde la komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono, la du flankoj akiris progreson en vicministra intertraktado. La plej grava kaŭzo restas, ke ambaŭ flankoj kaj eĉ la tuta mondo pli kaj pli multe sentas la doloron de komerca milito.


Laŭ la makroskopa vidpunkto, ekde la mezo de pasinta oktobro la usonaj akcioj estis daŭre kaj grandskale reĝustigitaj, la usona malfavora komerca saldo kalkuliĝis al 50,5 miliardoj da usonaj dolaroj pasintnovembre, kreante la plej altan monatan punkton en la lastaj ses jaroj; la indico de aĉet-manaĝeroj de usona fabrik-industrio en pasinta decembro malkreskis ĝis la plej malalta punkto en du jaroj. Samtempe ankaŭ tiu indico de Ĉinio revenis al malpli ol 50%.


Laŭ la konsento atingita de la dulandaj ŝtatestroj, la du flankoj havas 90 tagojn por intertraktado. Nun pasis jam 40 tagoj. Ambaŭ flankoj alfrontas pezan taskon por atingi la finan interkonsenton. Progresis la vicministra konsiliĝo en Pekino, kaj la du flankoj konsentis teni oftan kontakton. Tio ja estas bona komenco.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio