Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis koncerto sur Himalajo, ĉu vi kredas?
2019-01-11


Laŭ raporto de la retejo www.huanqiu.com en la 7-a de januaro, 2019, Evelina De Lain, 41-jara pianisto, estigis mondan rekordon per sia klasika koncerto okazigita en 5000-metra altejo sur Himalajo. La  koncerto ankaŭ signifas ŝian sukceson en batalo kontraŭ sia malsano: en 1995, ŝi estis informita pri malboniĝo de la artikoj de siaj fingroj, kun kronika tendena inflamo kaj ofta artrito, kiuj estas neresanigeblaj, laŭ kuracisto, kaj ŝi eble ne povus daŭrigi sian pianludadon. Tamen ŝi tuj komencis intensan kuracadon kaj ekzercadon, eĉ por 12 horoj tage. Post multjara penado, nun 70 procento de ŝiaj fingroj jam resaniĝis, kaj ŝi kreis sian propran muzikan stilon, kiu estas miksaĵo de klasika muziko kaj ĵazo. 




Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio