Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Renkontiĝis Xi Jinping kaj Kim Jong Un
2019-01-10

La 8an de januaro renkontiĝis Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina prezidanto, kaj Kim Jong Un, prezidanto de la Korea Laborista Partio kaj prezidanto de la Komisiono pri Ŝtataj Aferoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko, kiu atingis Pekinon en la sama tago por fari viziton en Ĉinio. Antaŭ la renkontiĝo, Xi Jinping okazigis bonvenigan ceremonion por Kim Jong Un en la norda halo de la Popola Halo de Pekino. Fotis Li Xueren el la novaĵagentejo Xinhua.


La 8an de januaro en Pekino renkontiĝis Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina prezidanto, kaj Kim Jong Un, prezidanto de la Korea Laborista Partio kaj prezidanto de la Komisiono pri Ŝtataj Aferoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko, kiu atingis Pekinon en la sama tago por fari viziton en Ĉinio. En amika etoso, la du ŝtatestroj profunde interŝanĝis opiniojn kaj atingis gravajn interkonsentojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko kaj kune zorgataj demandoj. La du flankoj konsentis kune antaŭenpuŝi la dulandajn rilatojn por akiri novan disvolvadon en la nova periodo, antaŭenigi la procezon de politika solvo por demando pri Korea Duoninsulo, feliĉigi la dulandajn popolojn kaj fari pozitivan kontribuon al paco, stabileco kaj prospero de la regiono kaj la mondo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio