Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kunveno pri kampara laboro: Sukceso pri liberiĝo de malriĉeco estas baza tasko
2019-01-09


La 29an de decembro lastjare finiĝis la centra kunveno pri kampara laboro, kiu resumis la spertojn de diversaj regionoj pri vigligo de vilaĝoj, esploris laborojn ĉi-jarajn kaj venontjarajn, kaj dispoziciis ĉi-jarajn laborojn pri agrikulturo kaj vilaĝoj.


La kunveno rimarkigis, ke la kuranta kaj venonta jaroj estas ŝlosila periodo por finkonstrui la modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj, kaj historie ŝlosila periodo por sukcese liberiĝi de malriĉeco kaj plenumi la strategion pri vigligo de vilaĝoj. Disvolvado de agrikulturo kaj vilaĝoj estas prioritato, kaj stabileco de agrikulturo, vilaĝoj kaj kamparanoj estas fundamento.



La kunveno emfazis, ke liberiĝo de malriĉeco estas la plej grava en laboroj pri agrikulturo, vilaĝoj kaj kamparanoj en la kuranta jaro, kaj samtempe oni devas certigi ĝian kvaliton por eviti refojan malriĉiĝon.


Alia ĉefa temo en tiu kunveno estis kiel antaŭenigi reformon en vilaĝoj. La kunveno postulis ampleksan profundigon de reformado en vilaĝoj, akceladon de reformo de vilaĝa ter-sistemo, novigon de agrikultura entreprenado kaj plibonigon de la sistemo de subteno kaj protekto al agrikulturo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio