Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fremdlandaj amaskomunikiloj: en 2019, la kresko de ĉina ekonomio vigle daŭros
2019-01-07

La plej zorgata temo de eksterlandaj amaskomunikiloj pri Ĉinio en 2019 estas, kiel iros ĉina ekonomio sub la malkreska premo?


Laŭ opinio de CNN, post kelkdek-jara rapida kresko, ĉina ekonomia kresko malrapidiĝas. Post malfacila jaro 2018, la situacio en tiu ĉi jaro ŝajne estos eĉ pli malbona. La faktoroj menciitaj en la artikolo inkluzivas ŝuldan problemon, komercan militon ktp., kaj la artikolo mencias, ke “la plej granda necerteco estas, kiel iros komerca milito en 2019.”


Kompreneble, opinioj malsamas. En la 1a de januaro, niĝeria retejo Business Day publikigis opinian artikolon pri tio, ke ekde la komenco de komerca milito, aperis multaj onidiroj pri “ekonomia malkresko de Ĉinio”en la Okcidento. Tamen, la ekonomia kresko de Ĉinio en 2018 restis stabila, inter 6.5% kaj 6.6%. Pro internaciaj malfavoraj faktoroj kaj problemoj kiel perioda kreskanta malrapidiĝo, medio kaj ŝuldo, la celo de la ĉina registaro pri kresko de malneta enlanda produkto povas malrapidiĝi. Sed ĝenerale, post jaroj de rapida industriiĝo, tia malrapidiĝo estas normala.


Laŭ Fuji-TV de Japanio, 2018 estas malfacila jaro por ambaŭ ĉina kaj monda ekonomio. Ili kredas, ke en 2019 Ĉinio povos trapasi komercajn malfacilojn, kaj daŭrigi sian rapidan ekonomian kreskon.


Ĉinio ankoraŭ estas fabriko de la mondo. La kresko de ĉina ekonomio forte daŭros. Kreskigi la ekonomion en nova jaro gravas ne nur por Ĉinio, sed ankaŭ por la mondo. Laŭ raportoj de la brita ĵurnalo Daily Express, Brita Centro por Ekonomia kaj Komerca Esploro faris la Mondan Ekonomian Liston por 2019, kiu montras, ke en 2032 Ĉinio superos Usonon kiel la plej granda ekonomio de la mondo. La antaŭvido en la pasinta jaro estis, ke Ĉinio fariĝos la plej granda ekonomio de la mondo antaŭ 2030.


Se la komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono impresis la jaron 2018, do en 2019 rilatoj inter tiuj du landoj daŭre estas grava temo. Ĉirkaŭ la novjaro aperis pozitivaj signoj por ĉin-usonaj rilatoj. En la 29a de decembro 2018, Xi Jinping telefonis al Trump, kiu esprimis al Xi kaj la ĉina popolo novjaran bondeziron. La 1an de januaro 2019, ŝtatestroj de Ĉinio kaj Usono interŝanĝis gratulojn por la 40a datreveno de establo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. 


Japana novaĵagentejo Jiji raportis, ke la mondo atentas pri komerca intertraktado inter Ĉinio kaj Usono, ĉi-monate. Ĉu la komerca milito daŭros aŭ atingos la finon? Ĉiuj landoj volas scii la rezulton. Honkonga ĵurnalo South China Morning Post opinias, ke en 2019 saĝtelefono eniros la 5G-epokon. Ĉinio kaj Usono forte konkurencos en teknologia kampo. Ĉinaj teknologiaj kompanioj daŭre alfrontos defiojn.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio