Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fokusaj eventoj en la jaro 2018
2018-12-29

Ĉe la fino de 2018, multaj amaskomunikiloj prezentis fotojn pri brilaj momentoj de la kuranta jaro. Ni kune vidu.



En la 10-a de aprilo jarkunveno de Boao-a Forumo por Azio inaŭguriĝis en Boao, Hainan-provinco, Ĉinio. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis ĝian inaŭguron kaj faris la ĉefteman paroladon "Malfermo kreas prosperon kaj novigo gvidas estontecon". Fotis Li Xueren, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo. 



La 27-an de aprilo, Kim Jong-un, prezidanto de Komisiono pri Ŝtataj Aferoj de Korea Demokratia Popola Respubliko, kaj Moon Jae-in, prezidento de Korea Respubliko, renkontiĝis en Panmunĵono kaj subskribis Panmunĵonan Deklaron. Post tio ili dufoje renkontiĝis, subskribis Komunan Deklaron de Pjongjango en septembro kaj atingis interkonsenton pri antaŭenpuŝo de sennukleigo de la Korea Duoninsulo, plifortigo de reciprokaj interŝanĝo kaj kunlaboro kaj pri klopodado por longdaŭra paco sur la duoninsulo. Tio evidente mildigis la situacion de la duoninsulo kaj plibonigis la rilatojn inter la du flankoj. (Foto el IC)



En majo, Vladimir Putin komencis sian novan oficperiodon kiel rusa prezidento. Ĉinio estas la unua lando, kiun li vizitis post sia reprezidentiĝo. Vespere de la 8-a de junio, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj Putin spektis amikan glacihokean matĉon inter ĉinaj kaj rusaj junuloj en Tianjin-a Sportejo. La du ŝtatestroj interparolis kun junaj glacihokeistoj, fotiĝis kun ili kaj startigis la matĉon. Fotis Pang Xinglei, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo.   



La 9-an de junio en Kebeko, Kanado, germana kanceliero Angela Merkel, franca prezidento Emmanuel Macron, japana ĉefministro Shinzo Abe kaj aliaj ŝtatgvidantoj renkontiĝis kun usona prezidento Donald Trump, en la dua tago de la komenco de la Pintkunveno de Grupo 7 (G-7). Laŭraporte, dum la pintkunveno ses membrolandoj de G-7 estis malkontentaj pri altigo de dogano pri ŝtalo kaj aluminio fare de Usono, kaj ŝtatestroj de tiuj landoj kune "atakis" Donald Trump. Tiu foto estis vaste diskutita kaj eĉ taksita de retumantoj kiel la plej bona foto de la pintkunveno. (Foto el IC)



La 12-an de junio, en Singapuro, renkontiĝis la plej supera gvidanto de Korea Demokratia Popola Respubliko Kim Jong-un kaj la usona prezidento Donald Trump. (Foto el IC)



Japana ĉefministro Shinzo Abe faris oficialan viziton al Ĉinio post sep jaroj. La 26-an de oktobro, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun li en Pekino. Fotis Li Tao, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo. 



La 11-an de novembro, ĉe Triumfa Arko de Parizo, Francio, okazis ceremonio memore al la 100-a datreveno de la fino de la Unua Mondmilito. La ceremonion ĉeestis rusa prezidento Vladimir Putin, usona prezidento Donald Trump kaj aliaj pli ol 60 gvidantoj ŝtataj kaj registaraj. (Foto el IC) 



La 17-an de novembro, en Portmoresbo de Papu-Nov-Guineo, okazis Pintkunveno de Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK). Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la pintkunvenon kaj faris ĉefteman prelegon sub la titolo "Kune klopodu por krei la belan estontecon". Samtage, Xi Jinping ĉeestis ankaŭ dialogon kun reprezentantoj de Komerca Konsiliĝa Konsilio. Antaŭ la dialogo li fotiĝis kun aliaj gvidantoj de APEK-membroj kaj reprezentantoj. Fotis Pang Xinglei, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo.  



La 30-an de novembro, la 13-a Pintkunveno de Grupo 20 (G20) okazis en Bonaero de Argentino. Vespere de la sama tago, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan fotiĝis kun estroj de la delegacioj al la pintkunveno. Fotis Li Xueren de Xinhua-a Novaĵagentejo.



La 18-an de decembro, en la Popola Halo de Pekino, okazis kunveno por festi la 40-an datrevenon de reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio. La ekspozicio Granda Ŝanĝo, celebre al la datreveno, en la Nacia Muzeo de Ĉinio, allogis amason da vizitantoj. Fotis Weng Qiyu. 


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio