Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Beidou-sistemo de Ĉinio ekservis tutmonde
2018-12-29


Posttagmeze de la 27-a de decembro, Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio deklaris en gazetara konferenco, ke la ĵus-finkonstruita baza sistemo de Beidou-3 por navigado ekservas la tutan mondon. Tio signifas, ke la serv-regiono de Beidou-sistemo jam plivastiĝas al la tuta mondo kaj Beidou-sistemo tutmondiĝas.


Laŭ raporto, Beidou-sistemo, konstruita kaj funkciigata de Ĉinio, kongruas kun aliaj tiaj sistemoj en la mondo. Ĝi povas ĉiam kaj sendepende de vetero liveri al tutmondaj uzantoj servojn pri preciza lokalizo, navigado kaj altempigo.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio