Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio fariĝos la dua plej granda kontribuanto al du UN-buĝetoj
2018-12-28


En la nokto de la 22a de decembro, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj akceptis rezolucion pri la proporcio de regula kaj pactrupa buĝetoj de Unuiĝintaj Nacioj de 2019 ĝis 2021. En la regula buĝeto, la kotiz-proporcio de Ĉinio unuafoje superas tiun de Japanio, tiel Ĉinio fariĝos la dua plej granda kontribuanto.  


Laŭ tiu rezolucio, la kotiz-proporcio de Ĉinio por regula buĝeto de UN kreskos de 7.92% ĝis 12%, kaj fariĝos la dua plej granda kontribuanto. Por pactrupa buĝeto de UN, ĉina proporcio kreskos de 10.24% ĝis 15.22%, kaj ankaŭ restos en la dua pozicio.


Post ĉi tiu reĝustigo, Usono daŭre estos la plej granda kontribuanto kaj por regula kaj por pactrupa buĝetoj de UN, kun Ĉinio en la dua pozicio.


Redaktoro: Zhao Wenqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio