Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Restariga kongreso kreis rezultojn en Barato
2018-12-28

La partoprenantoj de la Barata Esperanto-Kongreso (BEK 18) aprobis la elekton de Estraranoj dum la semajnfino de 15-16 decembro en Puneo. Dudek esperantistoj el 4 landoj partoprenis la Kongreson: krom, kompreneble, de Barato (Hinda Unio) mem. Tiuj estis Gafur MIRZO (Uzbekio), Miko SLOPER (Usono/Nederlando) kaj Olexandr MELNYK (Ukrainio).



Jen la nova estraro de la Federacio Esperanto de Barato (FEB): Prezidanto: d-ro RANGANAYAKULU (Ranga), Hyderabad; Vicprezidanto: d-rino Mina DAN (Mina) Kolkata; Ĝenerala Sekretario: s-ro KOTHA Naga Siva (Siva), Hyderabad; Kasisto: s-ino Kirti Krishna RATNOO (Kirti), Chattisgarh. Bedaŭrinde, nek Ranga nek Mina povis ĉeesti la Kongreson. 


La kongresanoj ekvenis al Puneo jam de la 12a de decembro. LKK-anoj, s-roj Nischad SALAM kaj Siva varme akceptis la gastojn; la tria LKK-ano, s-ro S S PAL, atingis Puneon nur dimanĉe, kaj do ne povis ĉeesti la Kongreson (sed vidu sube!). La kongres-hotelo estis tuj apud la kongresejo. Same kiel por SAS-4, s-ro Juny WILFRED desegnis la emblemon kaj banderolon por BEK 18.


Dum la inaŭguro je la Zamenhofa Tago, nome de la kvinkapa Konsilio de FEB, A. Giridhar RAO bonvenigis la kongresanojn kaj klarigis la kongresan temon, "Barato 19: taskoj kaj defio". Sekvis salutmesaĝoj de ĉeestantoj kaj tutmondaj. De UEA venis salutoj de la prezidanto kaj la vic-prezidanto. Estis klare al la kongresanoj, ke la mondo rigardas al la movado en Barato kun granda intereso kaj espero. Sekvis vigla diskuto pri aktuala temo "Internaciismo, sennaciismo kaj Esperanto en epoko de naciismo". Gvidis la sesion Miko.


Dum la unua laborsesio estis anoncita 12-membra Komitato de FEB. Giridhar klarigis la konsiston de la Komitatanoj: temas pri klopodo trovi ekvilibron inter la diversaj regionoj de la lando, inter viroj kaj virinoj, kaj inter novaj kaj spertaj esperantistoj. La kongresanoj aprobis per aplaŭdo la Komitatanojn kaj la Estraranojn de FEB.


Okazis arta vespero. Miko kunkantigis la kongresanojn per kantoj de la muzikgrupo Kajto. Gafur faris vervajn kaj amuzajn prezentaĵojn: kantojn, anekdotojn, ŝercojn, kaj proverbojn. Ĝuis la kulturan programon la familio Salam, inkluzive d-ro Abdul SALAM, la antaŭa Prezidanto de FEB. La tago finiĝis per kongresa bankedo.



Dimanĉe, unue Miko gvidis la 53-an seminarion pri Aktivula Maturigo (AMO). Tiucele li uzis unu el la lecionoj de la vidbenda-kurso Pasporto al la tuta mondo. Aparte la komencantoj tre ŝatis la vidbendon kaj liajn klarigojn. Giridhar sekvis lin per sesio pri la laborplano de la nova Estraro de FEB. La ĉeestantoj kune diskutis la paŝojn eblajn por konsciigo, kapabligo kaj kunordigo de Esperanto en Barato. Venis valoraj ideoj pri disvastigo de Esperanto; pri kursoj kaj kunestoj cele plialtigi niajn lingvonivelojn; kaj pri kunlaborado kun aliaj movadetoj enlandaj kaj tutmondaj. La ĉeestantoj surprenis respondecon por difinitaj taskoj.


Venis du ĵurnalistoj kiuj fotis kaj intervjuis la kongresanojn - la konversacio tiam fluis marathe, angle kaj esperante. La Kongreso finiĝis per bona, kuna tagmanĝo. Vespere, ses esperantistoj vizitis s-ron Pal. Kiel diris Nischad, "ĉar s-ro Pal ne povis veni al la Kongreso, la Kongreso venis al li!"


Pluraj esprimis sian kontenton pri la Kongreso. Ekzemple, Gafur deklaris: "Mi estas tre feliĉa pri la Kongreso! Mi sentas, ke mi estas kun amikoj kiujn mi konas jam de longe!" Kaj Miko diris: "Mi ege ĝuis la Kongreson, aparte la eblecon renkonti tiom da afablaj novaj amikoj. Dankon kaj ĝis revido!"


Pri la BEK 18 aperis artikolo en la ĵurnalo Hindustan Times je la 19a de decembro, 2018.


Vidu la retejon de FEB kun pli plena raporto pri la kongreso


https://baratejo.wordpress..com/bek18raporto/


<span style="""font-family:"" times="""" new="""" font-size:="""">内容</span>

Redaktoro: GaoShuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio