Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La Kristnaska Viro de Ĉinio furoras interrete
2018-12-27

Ĉinaj retanoj disvastigas fotojn de Tsui por reciproke deziri feliĉan Kristnaskon.


La frazo "Feliĉan Kristnaskon" sur fotoj de Elvis Tsui ŝajne fariĝis la plej nova furoro inter ĉinaj retanoj dum ĉi-jara Kristnasko.


Elvis Tsui Kam Kong estas hongkonga aktoro, kiu naskiĝis en 1961. Li famiĝis interrete pro fama rolo en la komedia filmo La Reĝa Vagisto en 1992. En la filmo li aspektis kvazaŭ Kristnaska Viro, kun ruĝa ĉapelo kaj blanka barbo. 


Ĉinaj retanoj dissendas fotojn de Tsui por deziri feliĉan Kristnaskon.


La filmo, en kiu Tsui ludis tiun rolon, estis adaptita de La Cervo kaj la Kaldrono, romano de la ĵus forpasinta hongkonga verkisto Jin Yong (Louis Cha). En ĝi, Tsui rolis kiel Oboi, malica kaj avida militisto, kiu konspiras akiri la tronon. 


Krome, la nomo Oboi prononce similas al "ĉion aĉetu" (all buy) en la angla, kiu instigas homojn aĉeti donacojn por amikoj dum Kristnasko. Tio eĉ pli famigas Tsui.


Titolita kiel ĉina Kristnaska Viro, la 24an de decembro Elvis Tsui estis multe serĉita en la ĉina socia retejo Weibo, kaj liaj fotoj estis adaptitaj kiel filmeto, GIF-bildo kaj emoĝio. Iuj lertaj komercistoj faris specialajn produktaĵojn sur la komerca platformo Taobao.




La 25an de decembro, bildo de Tsui en la filmo jam estis aldonita en la emoĝia listo de Weibo, elektebla por uzantoj.


Weibo-uzanto Xiao Midou1993 diris: "Mi atendis pli ol 20 jarojn kaj finfine trovis la ĉinan Kristnaskan Viron. Mi kredas, ke li estas la plej taŭga bildo.”


"En ĉina socia reto, vi neniam scias kiu estos la sekva interreta idolo", alia Weibo-uzanto Maao Guan diris.



Por respondi la entuziasmon de retanoj, 57-jara Tsui ĝoje ricevis la novan titolon, kaj skribis en Weibo: "En Kristnasko la maljunulo kun ruĝa ĉapelo kaj blanka barbo donas al vi bondezirojn!”




Iuj lertaj komercistoj faris specialajn produktaĵojn sur la komerca platformo Taobao.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio