Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiuj 3 aferoj estas nepre plenumotaj de Ĉinio en 2019?
2018-12-26


Inter la 19-a kaj la 21-a de decembro, en Pekino, okazis la kunveno de la Centra Komitato de KPĈ pri ekonomia laboro. Al ĝi ĉeestis Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio. Li faris gravan parolon kaj aranĝis ekonomiajn laborojn por la venonta jaro. Inter la laboroj, 3 aferoj estas nepre plenumotaj de la ĉina registaro en 2019. Ili rilatas al la vivo de ĉina popolo kaj eĉ al la mondo. Ili estas: agado por mediprotekto, liberigo el malriĉeco kaj zorgo pri financa sekureco. Sukcese atingi la celojn pri tiuj 3 aferoj similas al 3 grandaj bataloj kiuj estas nepre trapasotaj de la lando por realigi al sia popolo bonstatan socion.


Gardi kontraŭ danĝero en financoj


Laŭ la raporto pri financa stabileco en 2018 publikigita de Ĉina Popola Banko, nun ekzistas ne multaj danĝeroj en financoj kaj oni jam komencis ordigi la financajn aferojn. En venonta jaro, la baza situacio en la lando, kio signifas la grandecon de ekonomia korpo, vastecon de la merkato kaj elastecan forton de ĉina ekonomio, ne ŝanĝiĝis, do, sistemecaj danĝeroj laŭpaŝe solviĝos, kaj la fundamento por stabila funkcio de financoj estos pli forta.


Pli forte liberigi homojn el malriĉeco


La kunveno postulis, ke oni devas akceli la laboron pri liberigo de homoj, inkluzive de specialaj grupoj, el malriĉeco en malriĉaj regionoj, fari agadon por malmultigi aŭ nuligi la remalriĉiĝon de liberigitaj homoj, kaj solvi la novajn problemojn, por tiuj kiuj havas enspezon nur iom pli altan ol la malriĉec-limo, sed ne havas aliron al helpo de politikoj.


Mediprotekto estas ĉiam grava


La kunveno montris, ke oni devas multigi laborojn kaj investojn, fortigi al si la koncepton de servado por helpi firmaojn fari projektojn pri solvado de mediaj problemoj. Laŭ statistikoj, en la antaŭaj tri sezonoj, la investado en Ĉinio pri mediprotekto kaj medirebonigo multiĝis je 33.7% kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro. Tio fariĝis brila punkto kiu antaŭenpuŝis ĉinan ekonomion al disvolviĝo kun pli bona kvalito.


Li Ganjie, ministro pri ekologio kaj medio, diris, ke koncernaj oficejoj kunagados por ekonomia bonkvalita disvolvo kaj altnivela medi-protektado, celante, ke la lando iru sur la ambaŭprofita vojo de komerca kreskado kaj media boniĝo.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio