Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fremdlandaj kleruloj: Reformo kaj pordmalfermo profunde influas la mondon
2018-12-25

La 18an de decembro en la Popola Halo de Pekino oni kunvenis por celebri la 40-an datrevenon de reformo kaj pordmalfermo. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la kunvenon kaj faris paroladon.


Robert Lawrence Kuhn, prezidanto de la usona Kuhn-fondaĵo, diris, ke la atingo de Ĉinio en la pasintaj 40 jaroj post plenumo de reformo kaj pordmalfermo certe estos brila punkto, kiam historiistoj verkos kronikon de nia epoko. Prezidanto Xi parolis pri atingo de Ĉinio kaj montris la direkton por daŭraj klopodoj de Ĉinio en la nova epoko.



Joël Ruet, prezidanto de franca Pont-Pensbanko, diris, ke reformo kaj pordmalfermo fariĝis grandioza stadio de historio. 740 milionoj da ĉinoj liberiĝis de malriĉeco, 900 milionoj da maljunuloj aliĝis en baza pensi-asekuro kaj 1 300 milionoj da ĉinoj havas sanasekuron. Pli grave estas, ke dum la pasintaj 40 jaroj Ĉinio travivis grandan socian transformadon. "La parolado de prezidanto Xi dece metis reformon kaj pordmalfermon en la ĉinan historion, kaj esprimis la decidon daŭrigi tiun politikon."



Aleksandr Semenov, profesoro pri orientaj lingvoj de Diplomatia Akademio de Fremdafera Ministerio de Rusio, diris, ke reformo kaj pordmalfermo en la pasintaj 40 jaroj havas grandan influon sur Ĉinion. Ĉinio ofte komencas la reformon en iu loko kaj poste disvastigas ĝin tutlande. La vigla disvolviĝo de Ĉinio plene pruvas la ĝustecon de la politiko de reformo kaj pordmalfermo.


Stefan Stafty, profesoro de Universitato de Torino kaj ĉinologo, vizitis Ĉinion en la 1980aj jaroj. "En 1982, la plej rapida trajnvojaĝo inter Pekino kaj Guangzhou postulis 36 horojn, kaj nun la trafikaj ekipaĵoj estas tre avangardaj en Ĉinio. En la komenco de 1980aj jaroj mi ne povis imagi la ŝanĝojn de Ĉinio en nur 40 jaroj."


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio