Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel oni celebras Kristnaskon en Ĉinio?
2018-12-25

Kun la efektiviĝo de reformo kaj pordmalfermo, pli da ĉinoj, precipe junuloj, festas Kristnaskon. Dum la festo, bazaroj okazigas specialajn lamp-ekspoziciojn kaj faras belegan ornamadon. Kelkaj homoj ankaŭ starigas kristnaskajn arbojn kaj surpendigas lampojn en siaj domoj. Kaj ĝenerale oni ĝin celebras per interdonacado de pomoj kaj aliaj donacoj. Jen kelkaj rilataj fotoj.


En la 18-a de decembro, 2018, balona Patro Kristnasko kun sako sur la muro de la malnova muelejo 1933, fama konstruaĵo en Ŝanhajo


Lumigata kristnaska arbo alta je 20 metroj en Huai'an de Jiangsu-provinco, fotita en la 18-a de decembro


Pli ol 2 mil homoj vestitaj kiel Patro Kristnasko partoprenis en ses-kilometra vetkuro okazigita en Chaoyang-parko de pekino, la 22-an de decembro. 


Partoprenantoj vestitaj kiel Patro Kristnasko sin preparis al la kurado, la 22-an de decembro, 2018. 


Partoprenantoj vestitaj kiel Patro Kristnasko amuziĝas per ludo, la 22-an de decembro, 2018.


Redaktoro: GaoShuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio