Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
40-jariĝo de reformo kaj pordomalfermo de Ĉinio: 10 fremdlandanoj estis premiitaj per "amikeca medalo por ĉina reformo"
2018-12-21


La 18-an de decembro okazis en Pekino ceremonio por festi la 40-an datrevenon de lanĉo de reformo kaj pordomalfermo de Ĉinio. En la ceremonio, sume 10 fremdlandanoj ricevis "amikecan medalon por ĉina reformo". Ili estas Alain Mérieux, kiu kunlaboris al la landa progreso rilate al higienaj aferoj kaj fremdlandaj kunlaboroj, Werner Gerich, unua "fremdula" ĉefo de ĉina fabriko post la lanĉo de pordomalfermo, Klaus Schwab, internacia aktivulo, kiu akcelis komercajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn de Ĉinio kun aliaj landoj, Konosuke Matsushita, pioniro inter konataj entreprenistoj, kiuj partoprenis en ĉina reformo kaj pordomalfermo, Masayoshi Ōhira, kiu helpis la normaliĝon de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio kaj subtenis la reformadon kaj pordomalfermon, Lee Kuan Yew, singapura politikisto, kiu antaŭenpuŝis sian landon profunde partopreni en la reformo kaj pordomalfermo, Juan Antonio Samaranch, kiu antaŭenpuŝis ĉinajn olimpikajn aferojn al la mondo, Stephen Perry, heredanto de amikeco inter Ĉinio kaj Britio kaj akcelanto pri interŝanĝoj komercaj kaj kulturaj inter ambaŭ landoj, Maurice Greenberg, entreprenisto kiu alvokis kaj agadis por ĉin-fremdlandaj komercaj kunlaboroj kaj amikeco inter Ĉinio kaj Usono, kaj Robert Lawrence Kuhn, internacia amiko de Ĉinio, kiu rakontas al la mondo pri moderna Ĉinio.


Kiam Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, kaj aliaj gvidantoj donis al ili medalojn, ĉiuj ĉeestantoj stariĝis kaj varme aplaŭdis por montri elkoran gratulon kaj estimon al ili.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio