Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
De monbileto al poŝtelefona pago: kiel ŝanĝiĝas pag-kutimo de ĉinoj?
2018-12-19

De monbileto al poŝtelefona pago


Ĉina turisto pagas per poŝtelefono ĉe akceptejo de hotelo en Sentosa, Singapuro.


Antaŭ nelonge, la impreso de alilandanoj pri ĉinaj turistoj estas, ke ili ĉiam ŝatas kunporti multe da monbiletoj. Fakte ĉinoj ne nur kunportis monon dum vojaĝo eksterlande, sed ankaŭ same faris en sia propra lando. Nuntempe, pro la apero kaj disvastiĝo de poŝtelefona pago, estas tute enorde se vi forgesas monujon hejme kaj iras eksteren: via saĝtelefono sufiĉas. Ĉinoj ne plu iras surstrate kun monplenega monujo.


Laŭ statistiko de Alipago, dum la ĉina oktobra ferio de 2018, en la mondo jam troviĝas 40 turismaj lokoj, kiuj ebligas poŝtelefonan pagon. Chen Jiayi, respondeculino pri internaciaj aferoj de Alipago, esprimis ke dum la ferio, la uzo de Alipago en tiuj lokoj averaĝe multiĝis pli-ol-dekoble. Eblas diri, ke ĉinaj turistoj disvastigas poŝtelefonan pagon al la tuta mondo. Krome, inter tiuj turistoj, la nombro de ĉinoj naskitaj en 1960aj jaroj pliiĝis je ĉirkaŭ 90%. Tio signifas, ke pli kaj pli maljunaj ĉinoj ankaŭ uzas poŝtelefonan pagon dum vojaĝo. 


Kiel poŝtelefona pago disvastiĝas en Ĉinio?


Kial post kelkaj jaroj okazas “revolucio pri pagado”en Ĉinio?


Unue, kompare kun okcidentanoj, ĉinoj pli multe uzis monbileton. En 2006, monbileta pago de Ĉinio okupis 13% de la malneta enlanda produkto (MEP) , kontraŭ 6.4% de Usono kaj 3.5% de Britio. Bankoj en okcidentaj landoj jam disvolviĝis dum centoj da jaroj, pago per bileto jam fariĝis malfacile ŝanĝebla kutimo de lokanoj. En 1952, Franklina Nacia Banko de Kalifornio, Usono, lanĉis la unuan kreditkarton. Kaj la unua ĉeko estis uzita en Nord-Ameriko en la jaro 1659. Ĝis nun kreditkarto kaj ĉeko daŭre estas la ĉefaj pagmanieroj en okcidentaj landoj. Tamen en Ĉinio, la unua kreditkarto estis lanĉita de Zhuhai-branĉo de Banko de Ĉinio en 1985.


Due, pro malfacilaĵoj de la kredita sistemo, pago per kreditkarto malrapide disvastiĝis en Ĉinio. Laŭ raporto de Goldman Sachs, ĉino averaĝe havas 3.6 debetkartojn, sed nur triono de la ĉinoj posedas kreditan karton. Tiom malekvilibra stato kreis bazon por kresko de poŝtelefona pago: ĉar konsumantoj ne havas kutimon pagi per kreditkarto aŭ ĉeko, do ĉinoj povas rapide alkutimiĝi al poŝtelefona pago.


Pago de taksia fakturo per Alipago


Iam ĉinoj vojaĝis kun multe da monbiletoj, nun ili povas aĉetumi ie ajn per karto aŭ saĝtelefono. En lastaj 40 jaroj, la ŝanĝo de pagmaniero reflektas plibonigon de ĉina vivo kaj rapidan kreskon de ĉina ekonomio.


Redaktoro: Zhao Wenqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio