Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kunsido de Zamenhofa tago okazigita de Yunnan Esperanto-Asocio
2018-12-18


Posttagmeze de la 14a de decembro, Yunnan-a Esperanto-Asocio(YEA) okzigis kunsidon en la Artkolegio de Kunming por memori la 40-jaran Reformon kaj Pordomalfermon de Ĉinio kaj la 159an datrevenon de naskiĝtago de L.L.Zamenhof. Pli ol 20 geesperantistoj ĉeestis en la kunsido. 


Sinjoro Duan Yongxing, prezidanto de YEA kaj direktoro de la Artkolegio de Kunming faris paroladon. Li resumis E-movadajn okazaĵojn en Yunnan dum la lastaj 40 jaroj. Precipe li menciis, ke okazis en Yunnan kelkaj E-aranĝoj, kiuj unuafoje okazis en Ĉinio, kiel la unua Ĉina Kongreso de Esperanto(1985), la 45a Konferenco de ILEI kaj nedevigaj E-kursoj samtempe por 1000 gestudentoj(2017) en la Artkolegio de Kunming. 


Sinjoro Zhang Lianjin, la vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de YEA, sinjoro Lin Youguang, la eksa ĝenerala sekretario de YEA, respektive retrovidis la fragmentojn pri E-eventoj okazigitaj dum la lastaj 40 jaroj en Yunnan.



Sinjorino Alessandra Madella, instruistino el Italio, prezentis eŭropajn E-agadojn kaj la fokusojn el fremdlandaj E-organizoj, kaj aliaj esperantistoj prezentis la instruadon de Esperanto en la Artkolegio de Kunming.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio