Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio okazigis ekspozicion kaj ceremonion memore al Zamenhofa Tago
2018-12-17


La 14-an de decembro, la tago antaŭ ĉijara Zamenhofa Tago, la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) okazigis ceremonion memore al la 159-a datreveno de naskiĝo de Zamenhof. Samtempe, la ligo aranĝis ekspozicion pri historio, kulturo kaj movado de Esperanto en la salono de la sidejo de Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG), supera organo de ĈEL, por diskonigi Esperanton al la publiko. La jaro 2018 estas la 40-a datreveno de lanĉo de reformado kaj pordmalfermo de Ĉinio, tial la ekspozicio havas sian titolon "Miaj Esperantaj Rakontoj dum la Pasintaj 40 Jaroj". Fakte ĉijare sub la alvoko de la Ĉina Esperanto-Ligo en diversaj lokoj de Ĉinio samtempe okazis la samtitolaj ekspozicioj kaj similaj kunvenoj.



Pli ol 70 esperantistoj kaj ne-esperantistoj de Pekino partoprenis en la kunveno. Chen Shi, vic-ĉefredaktoro de ĈIEG, parolis en la kunveno. Yu Tao, vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, dividis kun la partoprenantoj siajn spertojn en Esperantujo. Li alte taksis la valoran rolon de Esperanto en disvolviĝo de la homara historio, kaj esperas, ke, kun varma subteno de ĉinaj esperantistoj, la ĉina esperanta movado multe progresos kaj havos brilan perspektivon. S-ino Xiong Shan, el Ĉina Radio-Internacia, rakontis en la kunveno sian laboron por kaj per Esperanto. Chen Ji, vic-direktoro de E-sekcio de El Popola Ĉinio per precizaj datumoj prezentis la situacion de Esperanto kaj ĝiaj parolantoj en Interreto, el la datumoj ŝi konkludas, ke en Interreto estas pli da e-istoj ol la nuna kalkulo de Esperantaj organizoj, tio donas al la organizoj la defion altiri tiujn homojn al la organizoj kaj kune labori por disvolvi la lingvon Esperanto. Sun Mingxiao, respondeculo de la Esperanto-muzeo ĉe Zaozhuang-a Universitato, rakontis al la kunvenantoj siajn travivaĵojn en la pasintaj jaroj kaj spertiĝon pri Esperanto. 



S-ro Li Weilun, vic-profesoro de la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato, rakontis pri la amikeco, kiun li sentis en la pasintaj jaroj dum sia vojaĝo ekster Ĉinio. Venki, kiel reprezentanto de ĉinaj junaj esperantistoj, parolis pri la vojo al lerno de Esperanto. An Deshun, la unua aliĝinto de la 89-a UK en Pekino, diris al la partoprenantoj pri subteno kaj helpo donitaj de veteranaj esperantistoj en la pasintaj jaroj, li kortuŝiĝis ankaŭ pro la amikeco inter esperantistoj. La kunveno okazis en ĝoja etoso kaj daŭris preskaŭ tri horojn. Dum la jarfino, ĝi estas sendube tre bona ŝanco por renkontiĝi kaj diskuti pri la evoluo de la lingvo.


(Chen Ji raportis) 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio