Chang'e-4 komencis la unuafojan vojaĝon kun la celo surluniĝi en dorsflanko de la luno |
2018-12-14 |
La aspekto de la surterigilo de Chang'e-4 En la 8a de decembro, Ĉinio lanĉis la sondilon Chang'e-4, per la transporta raketo Changzheng-3B, en Xichang-a Satelit-lanĉa Centro. Komenciĝis nova vojaĝo por esplori la lunon. Lun-esplora projekto de Ĉinio celas unue, pere de robotoj fondi senhoman esplorejon sur la luno; due veturigi homon sur la lunon; trie fondi esplorbazon homloĝatan. Por plenumi tiujn celojn, Ĉinio jam lanĉis Chang'e-1, 2 kaj 3 (Yutu). La Chang'e-4 unuafoje surluniĝos en la dorsflanko de la luno, kaj lanĉos senhoman lunan veturilon. Tiu misio estas multe pli malfacila ol la pasintaj. Ĉi tiu esplorado estas tre grava, ĉar la luno ŝirmas radio-ĝenadon el la terglobo. Tio signifas, ke en la dorsflanko de la luno la elektromagneta medio estas pli pura, do ĝi estas ideala loko por observado kaj esplorado pri radioastronomio, kaj estas utila por evoluo de spaca scienco. Redaktoro: Zhao Wenqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |